Ponto Alkonetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Alkonetaro
deck arch bridge • ŝtonponto • Romia pontopontomonumento • romia konstruaĵo
Lando Hispanio vd
Situo Garrovillas de Alconétar
Situo
Geografia situo 39° 45′ 14″ N, 6° 26′ 14″ U (mapo)39.753838-6.437345Koordinatoj: 39° 45′ 14″ N, 6° 26′ 14″ U (mapo)
Ponto Alkonetaro (Ekstremaduro)
Ponto Alkonetaro (Ekstremaduro)
DEC
Ponto Alkonetaro
Ponto Alkonetaro
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio
Situo de Ponto Alkonetaro
Map
Ponto Alkonetaro
vdr
La translokigitaj pontorestaĵoj dum alta maloftega akvonivelo.

La Ponto Alkonetaro (hispane Puente de Alconétar), konata ankaŭ kiel Puente de Mantible, estis romia segmenta arkoponto en la regiono Ekstremaduro, Hispanio. La antikva strukturo, kiu montras ebenecajn arkojn kun proporcio de malfermo al leviĝo de 4–5:1, estas unu el plej fruaj en sia tipo.[1] Pro ties dezajno, oni supozas, ke la ponto estis starigita komence de la 2a jarcento fare de la imperiestroj TrajanoHadriano, eble sub la gvidado de Apolodoro de Damasko, la plej fama arkitekto de la epoko.[2]

La preskaŭ 300 m longa Ponto Alkonetaro utilis kiel trapasejo por la romia Via de la Plata, la plej grava nord-suda konekto en okcidenta Hispania,[3] super la rivero Taĵo, nome la plej longa rivero de Iberio. Ĝi supozeble restis serve ĝis la Reconquista, post kio nombraj frumodernaj rekonstruadoj klopoditaj de hispanaj inĝenieroj malsukcesis. La ruinoj, kiu estis ĉefe sur la dekstra riverbordo, estis translokigitaj kelkajn kilometrojn norden el sia origina loko en 1970 kiam estis kreita la baraĵo de la Alkantara Akvorezervejo multajn kilometrojn sudokcidente. Kurioze tiu ponto havas la saman etimologion kiel la ponto Alkantaro, la samnoma vilaĝo kaj eĉ la akvobaraĵo kaj akvorezervejo, nome el la araba radiko al+k-n-t-r, kun la signifo ponto. Nun laŭ la rivero unue estas Alkonetaro, tuje la diglago, tre sudokcidente la baraĵo, apud la vilaĝo kaj iom pli sude (ĉ. 1 km) la ponto Alkantaro. Multajn kilometrojn pli okcidente ĉe la sama rivero okcidente de la urbo Lisbono estas nuntempe kvartalo Alkantaro ankaŭ kun nomo rilata al iama ponto eble ne super la Taĵo sed super alfluanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Durán Fuentes 2004, p. 184; Fernández Casado 1970; Prieto Vives 1925, p. 150
  2. Prieto Vives 1925, p. 155; O'Connor 1993, pp. 108f.; Galliazzo 1994, p. 359}
  3. O'Connor 1993, p. 20

Literaturo[redakti | redakti fonton]