Portreto de Juan Agustín Ceán Bermúdez

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Portreto de Juan Agustín Ceán Bermúdez
Portreto de Juan Agustín Ceán Bermúdez
Francisco de Goya, ĉirkaŭ 1785
oleo sur tolo
84 × 62 cm
privata kolekto
vdr

La Portreto de Juan Agustín Ceán Bermúdez (hispane: Retrato de Juan Agustín Ceán Bermúdez) estas pentraĵo de oleo sur tolo de Francisco de Goya pentrita ĉirkaŭ de 1785. La porteto montras hispanan historiiston, pentriston, kolektanton kaj kritikiston de arto nome Juan Agustín Ceán Bermúdez, kiu ankaŭ estis amiko de Goya.[1] Ĝisdate la pentraĵo estas en privata kolekto.[2]

Kreado[redakti | redakti fonton]

Juan Agustín Ceán Bermúdez [elparolo: ĤUAN aguSTIN seAN bermUdes] estis historiisto, pentristo, kolektanto kaj kritikisto de arto. Li ankaŭ estis membro de la Reĝa Akademio de Belartoj ''San Fernando'' kaj amiko de Francisco de Goya [elparolo: franSIsko de GOja].

La amikeco inter la artisto kaj Ceán Bermúdez donis ŝancon al Goya portreti kelkajn direktistojn de la Nacia Banko San Carlos, kreita en 1782, kio poste iĝis la Banko de Hispanio.[3] Danke al influoj de la ĉefo de Ceán Bermúdez, la administrantaro de la Banko elektis Goya-n portretisto de la Banko.[4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Juan Agustín Ceán Bermúdez estis pentrita antaŭ obskura fono, la artisto pentris la duonon de la silueto de Ceán Bermúdez. Li portas obskuran kaftanon kaj ruĝan jakon. Li havas en sia mano libron kaj krajonujon, ĉi tio simbolas lian intereson pri la arto.[2]

Ĝisdata situacio[redakti | redakti fonton]

La portreto estas en privata kolekto en Hispanio. Ĝi estas Havaĵo de Kultura Intereso (hispane: Bien de Interés Cultural), ĉi tio donas al la pentraĵo specialan protekton; la portreto ne povas esti vendita al alia lando, sed povas esti pruntita al portempaj ekspozicioj.[2][5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bray, Xabier (2015). Goya: Los Retratos (hispane). Turner Libros. p. 135, 139. ISBN 978-84-1635-484-9.
  2. 2,0 2,1 2,2 Informaĵo pri la portreto ĉe la paĝo de la Fondacio de Goya http://www.fundaciongoyaenaragon.es/goya/obra/catalogo/?ficha=418
  3. Torralba Soriano, Federico (1980). Goya. Economistas y banqueros (hispane). Zaragozao: Banco Zaragozano. p. 47. ISBN 84-300-3225-8.
  4. Bray, Xabier (2015). Goya: Los retratos (hispane). Turner Libros. p. 57-61. ISBN 978-84-1635-484-9.
  5. Artiklo Un 'goya' por 2,4 millones de euros ĉe la hispana ĵurnalo El País [1]