Portuguesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portuguesa
Subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco118 m [+]
ĈefurboGuanare
- koordinatoj9° N, 69° U (mapo)9.1-69.266666666667Koordinatoj: 9° N, 69° U (mapo)
Areo15 200 km² (1 520 000 ha) [+]


ŜtatestroRafael Angel Gasperi

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2VE-P

Portuguesa (Tero)
Portuguesa (Tero)

Portuguesa (Portuguesa)
Portuguesa (Portuguesa)
DEC
Portuguesa
Portuguesa

Map
Portuguesa

Vikimedia Komunejo:  Portuguesa (state) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Portuguesa [portuGEsa] (portugala) en Esperanto Portugeso, estas okcidenta subŝtato de Venezuelo, en la regiono Región Centro Occidental de Los Llanos (Centrokcidenta Regiono de la Ebenaĵoj). Ĝia metropolo estas la urbo Guanare. Aliaj gravaj urboj estas Acarigua kaj Araure.

Ĝi limiĝas ĉe la nordo kun la subŝtato Lara, ĉe la oriento kun la subŝtato Cojedes, ĉe la sudo kun Apure, kaj ĉe la okcidento kun Trujillo kaj Barinas. Ĝia loĝantaro estas 1 012 781 homoj en 2015 kaj ĝia surfaco 15 200 km². Administre ĝi estas dividita en 14 municipoj kaj 28 Parroquias.

Nun ĝia ekonomio baziĝas sur agrokulturo, industrio kaj minado (nafto). Turismo lastatempe ekgraviĝis.

La nomo "Portugesa" devenas el indiĝena rakonto kiun diras ke dum hispana kolonia epoko portugala virino trairis la "Granda Rivero" (nuna "Rio Portuguesa", hispane) surŝipe, do per granda kaj terura vento ŝipeto rompiĝis kaj bedaŭrinde portugala virino mortis. Tiam tiu rivero estus konata kiel portugesa rivero, kaj multaj jaroj poste ĝi estas nomo de la nuntempa subŝtato.

Portugeso havas 14 municipojn: Paezo (Paez), Araŭre (Araure), Blanka Akvo (Agua Blanca), Esteĝer (Esteller), Tureno (Turen), Sankta Rosalio (Santa Rosalia), Sankta Rafaelo (San Rafael), Gvanare (Guanare), Undo (Unda), Biskukuj (Biscucuy), Papelono (Papelon), Gvanarito (Guanarito), Ospino (Ospino) kaj Sankta Genaro (San Genaro).

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]