Posesivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, posesivo[1] (mallongigo: POSS[2]) estas vorto aŭ gramatikaĵo, kiu indikas la rilaton de posedo aŭ aparteno vastasencaj.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Diversaj lingvoj povas havi diversajn sintaksojn por posesivoj.

Genitivo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Genitivo.

Kelkaj lingvoj havas unikan kazon, la genitivon, kiu funkcias kiel posesivo. Ekzemple, en la germana lingvo:

das Buch des Junge-n
ART.NOM libro ART.GEN knabo-GEN
“la libro de la knabo”

La posesivo (la fakto ke la libro apartenas al la knabo) esprimiĝas per la kazo genitivo de la artikolo des kaj la substantivo Jungen.

Prepozicioj aŭ postpozicioj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj lingvoj, oni uzas prepozicion aŭ postpozicion (simile al la Esperanta de) por esprimi posesivon. Ekzemple, en la japana lingvo oni uzas la postpozicion no “de”:

neko no iro
kato de koloro
“la koloro de la kato”

Posesivaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

Multaj lingvoj havas specialajn posesivajn pronomojn, por montri posedon, apartenon, aŭ aliajn rilatojn. Ekzemple, en Esperanto oni havas la pronomojn mia, kies, ktp.

Kelkaj lingvoj havas kaj ĝeneralan genitivon kaj specialajn posesivajn pronomojn. Ekzemple, la rusa lingvo havas kaj la regulan genitivon меня menja “de mi” kaj la posesivon мой moj “(la) mia”.

Enklizaĵo[redakti | redakti fonton]

En la angla lingvo, oni uzas la morfemon ’s, kiu estas enklizaĵo, ne vera kaza sufikso, ĉar ĝi povas havi kiel komplementon substantivan sintagmon, ne nur unu substantivon:

the king of England=’s power
ART reĝo de Anglio=POS potenco
“la potenco de la reĝo de Anglio”

Semantiko[redakti | redakti fonton]

En diversaj lingvoj, la signifokampo de la posesivo povas esti vasta aŭ malvasta. Jen kelkaj oftaj signifoj de posesivoj:

  • posedo (“mia libro”, “ŝia domo”)
  • aparteno (“mia lernejo”, “lia lando”)
  • konsisto (“mia kruro”, “la turo de la kastelo”)
  • parenceco aŭ alia interhoma rilato (“via patrino”, “nia amiko”)
  • kreinto, verkinto (“la novelo de Baghy”, “la pentraĵo de Picasso”)
  • uzanto (“mia taksio”, “via aŭtobuso”)
  • faranto aŭ farato (“lia ekzekuto”, “mia foriro”)

Referencoj[redakti | redakti fonton]