Pozzuoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozzuoli
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Kampanio
Provinco NA Napolo )
Geografia situo 40° 49′ N, 14° 7′ O (mapo)40.81666666666714.116666666667Koordinatoj: 40° 49′ N, 14° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo 28 m
Areo 43 km²
Loĝantaro 76 331 (2023)
Loĝdenso 1757 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Arco Felice, Campana Annunziata, Licola Centro, Licola Lido, Lucrino, Montenuovo, Monterusciello, Pisciarelli kaj Toiano
Najbaraj komunumoj Bacoli, Giugliano in Campania, Napoli kaj Quarto
Patrono Sankta Prokolo
Festa tago 16-a de novembro
Nomo de loĝantoj puteolani
Poŝtkodo 80078
Imposta kodo G964
Kodo laŭ ISTAT 063060
Telefona prefikso 081
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Pozzuoli estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Kampanio kaj la provinco Napolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 76 331 loĝantoj sur areo de 43.44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 757 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Sankta Prokolo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Bacoli, Giugliano in Campania, Napoli kaj Quarto.

La loĝloko situas en vulkana regiono proksime de golfo, kiu portas ĝian nomon (itale golfo di Pozzuoli). Inter vidindaĵoj elstaras Flavia Amfiteatro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La golfo de Pozzuoli

Pozzuoli kuŝas laŭ la bordo de la Golfo de Napolo (fakte ĉe gulfeto, la Golfo de Pozzuoli, parto de la pli granda Golfo de Napolo) kaj havas sian havenon, kiu estis grava sub Romio. Hodiaŭ ĝi utilas ĉefe por la ŝipoj celantaj la proksimajn insulojn (Ischia, Procida).

Vulkanoj[redakti | redakti fonton]

Pozzuoli estas en la vulkana areo de Flegreaj Kampoj.

Ĉe la bordo de la urbeto (apenaŭ 2km for de la centro) estas Solfatara, unu el la ĉirkaŭ 40 volkanoj de la areo, kies lasta erupcio okazis verŝajne en 1198 (sed eble nur antaŭ 4000 jaroj).[1] Nuntempe estas tie signoj de vulkana aktiveco, kiel sulfuraj vaporoj, etaj gejseroj, ŝlimvulkanetoj.

Ne multe pli malproksime (4km de la urbocentro) estas Monte Nuovo (Nova Monto), vulkano erupcinta en 1538.[1]

Apud Pozzuoli estas ankaŭ la vulkandevena lago Averno (5km) kaj la kratero Astroni (6 km), ambaŭ laste erupciintaj antaŭ ĉ. 4000 jaroj.[1]

Bradisismo[redakti | redakti fonton]

La grundo ĉirkaŭ Pozzuoli malrapide supren- aŭ subenleviĝas (bradisismo). Pli precize, la grundo malaltiĝis de la 2-a ĝis la 9-a jarcento, poste plialtiĝis ĝis la 16-a jarcento, denove malaltiĝis ĝis 1970. Dum la lastaj jardekoj alternis tempoj de altiĝo kaj de malaltiĝo (de 2005 la grundo suprenleviĝas).

Restas videblaj ŝpuroj de tiuj movoj sur la kolonoj de la templo de Serapido, ĉar, kiam la kolonoj estis parte sub la mara surfaco, maraj moluskoj estigis truojn en la ŝtono.

La lasta bradisisma suprenleviĝo devigis transloki la havenon de Pozzuoli ĉirkaŭ 50m foren.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne Pozzuoli estis fondita de helenaj kolonistoj venantaj el Samoso (aŭ el la proksima Kumo) en 531 antaŭ nia erao, kaj nomiĝis Dikearĥia. En la postaj du jarcentoj ĝi estis konkerita de la Samnitoj (421 a.K.) kaj poste de la Romianoj (338 a.K.), kiuj donis al ĝi la novan nomon de Puteoli (= putetoj), eble pro la multaj fontoj de varmaj akvoj.

Ĝi iĝis tre grava haveno por Romo kaj retenis tiun rolon dum pluraj jarcentoj.

Post la fino de la Romia Imperio, ĝia historio sekvis ĝenerale la historion de Napolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Campi Flegrei - Eruptive History (angle). Global Vulcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2018-10-28.
komunuma impreso