Prahistorio de la hungaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Migrado de la prahungaroj

La hungaroj nomas sin magyar (plurale magyarok = madjaroj). La nomo magyar venas el kunmeto de magy (kiu aperas en memnomigo de voguloj kaj ostjakoj), la dua parto estas la er, kiu estas nomo de alia finnugra popolo. Tiel oni supozas, ke la madjaroj estiĝis per unuiĝo de du finnugraj popoloj.

La prahungaroj - nomitaj madjaroj - vivis en okcidenta Siberio, de kiu ili devis migri pro stepa militserio, kaŭzita ekde 552 per naskiĝo de tjurka imperio. La madjaroj migris okcidenten kaj trapasis la Uralon, setlis en areo de la hodiaŭa Baŝkirio, inter rivero Volga kaj la montaro Ural. Tie ankaŭ nun troviĝas 15-20 vilaĝoj, kiuj rezervis iun hungaran popolnomon.

Oni jam trovis tie arĥeologiajn restaĵojn de la prahungaroj, la arĥeologoj parolas pri la kuŝnarenkova kulturo. Oni elfosis tombejon ĉe la baskiria urbo Sterlitamak, la alian ĉe la tatarlanda vilaĝo Bolŝije Tigani. La tomboj montras similecon kun tomboj de la landokupaj hungaroj en Hungario: tiel la arĝentaj kaj oraj tombejaj okulkovriloj, la parte kunĉevalaj entombigoj (oni entombigis nur kranion kaj krurojn kun felo de la oferita ĉevalo), la uzitaj objektoj.

Oni trovis en 1986 araban tombejan surskribon en la tombejo de Ĉistapol. Sur la tombeja ŝtono estas ĉizita, ke la islamano mortis en 1311, nomiĝis Izmail kaj lia patro estis Madĵar.

El Baŝkirio plumigris la madjaroj en ĉ. 750 en sudokidentan direkton kaj setlis en areo de la Kazara Kaganato, en areo de Don-Donec-Azova-maro. Oni nomis tiun areon Levedio, post la unua tribestro Levedi. Tiam madjaroj venis en konflikton kun la volgaj bulgaroj kaj granda parto migris plu, dum alia malgranda parto restis tie. Tiujn restintajn madjarojn trovis Anonymus kaj sciigis pri ili en la kroniko datita je ĉ. 1200 (Dentuemodjer).

La madjaroj forlasis Levedion en post 850, kiam la prahungaroj akceptis la kabarojn, kiuj ribelis kontraŭ la kazara kagano. Ili migris okcidente kaj setlis en areo de riveroj Dneper-Dnester-Prut, kiun areon nomis la bizanca imperiestro Purpurnaskiĝinta Konstantino Interriverejo (hungare Etelköz). El tiu areo, la madjaroj ofte militiris en la Karpat-basenon kaj eĉ pli okcidenten (unuafoje menciita en 862). Kiam oriente aperis la peĉenegoj, Arpado kaj aliaj estroj decidis migri en la Karpat-basenon, kio okazis en 895. Dum la migrado daŭre atakis ilin neatendite peĉenegoj, bulgaroj.