Prahobojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La prahobojobombardo estas ligna blovinstrumento kun duopa anĉo kaj konusa boraĵo, disvolvita komence de la 15a jarcento el la ŝalmo kaj samgrade ludita en arto- kiel popola muziko. Ĝi havas ses ĝis sep tontruojn, krome ĝis kvar klapetojn protektatajn de barelforma ujo, la t.n. fontanelo. La basa prahobojo havas S-forman ekblovotubon komparebla kun tiu de la moderna fagoto, pli altaj prahobojoj disponas pri anĉingo.

La plej kutimaj tonampleksoj estis

  • etdiskanto (b’–b’’)
  • diskanto (d’–a’’)
  • etaldo (g–d’’)
  • grandaldo resp. Nikolo (c–g’)
  • tenoro (G–g’)
  • baso (C–h)

La diskant-instrumentoj plejparte tenis la nomon ŝalmo.

La kontrumaniero kun nefleksita sontubo unupeca (la kontrabas-prahobojo longis sen ekblovotubo ĉ. 340 cm) ne prosperigis ĝian popularecon; analoge konstruite laŭ la principo de orgenfajfilo, la muzikilo de la urbofajfistoj kaj kortegomuzikstoj estas ne plibone transportebla ol alpokorno. Malgraŭe ĝia forta, akra tono restis ŝatata ĝis la frua 17a jarcento precipe por subĉiela muziko kaj precipe en Francio.

La hobojo, disvolvigita ĉefe de Jean de Hotteterre el la diskanta prahobojo, dum la baroko finfine anstataŭis la prahobojon. Por la koncertado de muziko el la renesanco hodiaŭ oni ludas kopikonstruaĵojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]