Pramisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pramisto estas persono laboranta sur malgrandaj ŝipoj, boatoj kaj pramoj, kiuj regule vojaĝas inter bordoj de la riveroj aŭ lagoj.

Karono sur Stikso

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En lokoj kun malpli da trafiko tiun laboron plenumas unu persono, sed en pli okupataj lokoj, ankaŭ 2-3-4 pramistoj estis dungitaj. Inter ili estas la respondeca. La pramistoj faris sian laboron por salajroj; ofte la paganto estas la plej proksima municipo. Dum la historiaj tempoj - kiam la mono ne estis plene disvastiĝanta - oni pagis en naturo (manĝaĵo, fuelo, salo, libera rajto de fiŝkaptado, ktp). En la mitologio la mortintoj mem pagis, tial oni metis moneron sub la langon de la mortinto.

Karono

Pramistoj en mitologio kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

  • En la epopeo de Gilgameŝ reĝo Gilgameŝ serĉanta senmortecon, estas portita trans la maron de morto fare de Sursunabu, la pramisto.
  • En la "Egipta Libro de la Mortintoj" Mahaf, la pramisto portas la animojn de la mortintoj en papirusa boato.
  • En la greka mitologio Karono la pramisto prenas la animojn de la mortintoj trans la riveron Stikso al la pordegoj de la submondo.
  • En la Dia Komedio Phlegias, la pramisto, prenas Danton kaj Vergilion trans la rivero Stikso.
  • En la hungara muzikalo Padlás Pramisto prenas la kvar spiritojn al la planedo de sonĝoj kaj memoroj.
  • Kiu pagas la pramiston?: brita televida serio

Fontoj[redakti | redakti fonton]