Praskovia Kovaljova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praskovia Kovaljova
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1768 (1768-07-20)
Morto 23-an de februaro 1803 (1803-02-23) (34-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo postnaskaj komplikiĝoj
Tombo Lazarev Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Edz(in)o Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev
Infano Dmitriy Nikolaevich Sheremetev
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • teatra aktoro
vdr
Portreto de Praskovia Kovaljova-Ĵemĉugova en scena kostumo por La edziĝfestoj de Samaritanoj far André Grétry
Ostankino

Praskovia KOVALJOVA (ruse Прасковья Ивановна Ковалёва-Жемчугова) estis fama aktorino en Rusio. Ŝi naskiĝis la 31-an de julio 1768 en vilaĝo Berezino, Jaroslavla provinco de Rusio. Ŝia patro, Ivano Kovaljov estis servutulo de la grafo Ŝeremetev kaj laboris kiel forĝisto.

grafo Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev ĉ.1803

Kiam Praskovia iĝis sepjaraĝa, ŝin oni alveturigis en Kuskovo-n, kie en la submoskva bieno de la grafo funkciis la teatro. Oni komencis instrui la knabinon kiel estonta aktorino. Pro denaska talento kaj bela voĉo ŝi jam post du jaroj debutis sur la sceno kun granda sukceso. Iom post iom ŝi scipovis bone ludi klavicenon kaj harpon. Ŝi ankaŭ ellernis la italan kaj la francan lingvojn. Baldaŭ ŝi iĝis la primadono de la teatro, kiu precipe furoris en la grafa palaco "Ostankino". La spektaklon "La edziĝfestoj de Samaritanoj", en kiu ŝi ĉefrolis, eĉ alveturis spekti la imperiestrino Katerino la Granda.

centra enirejo de la malsanulejo

Surscene oni kromnomis ŝin Ĵemĉugova – (Perla), pro tiamaj kutimoj. La grafo Nikolao Ŝeremetev enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. En 1798 li formale liberigis ŝin mem kaj ŝiaj gefamilianoj de servuteco. La 6-an de novembro 1801 en la moskva preĝejo de Simeono Stolpnik okazis sekreta geedziĝo de la grafo kaj lia eksa servutulino.

Post ilia translokiĝo al Sankt Peterburgo, kiu estis tiam la ĉefurbo de Rusia Imperio, Praskovia grave malsaniĝis. Tamen ŝi sukcesis naski la 3-an de februaro 1803 filon, kiun oni baptis kiel Dimitrio. Bedaŭrinde la patrino ne vartis sian bebon, ĉar ŝi la 23-an de februaro 1803 mortis. Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui malsanulejon por malriĉuloj kaj mizeruloj, kiu funkcias ĝis nun.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]