Premio Nadal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Nadal
literaturpremio
Nomita laŭ Eugenio Nadal Gaya
Organizanto Ediciones Destino
Lando Hispanio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Premio Nadal de romano estas komerca literatura premio kiu ekzistas en Hispanio el 1944 por la plej bona neeldonita verko elektita de Eldonejo Destino (apartenanta nun al Grupo Planeta ekde komencoj de la 1990-aj jaroj). Ĝi estas la literatura premio plej malnova en Hispanio kaj inter ties premiitoj troviĝas gravaj figuroj de la hispana literaturo de la 20a jarcento. En 2010 la premio konsistis el 18 000 eŭroj kaj oni ricevas ĝin komence de januaro ĉiujare en Barcelono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua romano premiita estis Nada, de Carmen Laforet.

Post la akiro de Eldonejo Destino fare de la Grupo Planeta komence de la 1990-aj jaroj, la Premio Nadal iĝis multe pli komerca, kaj ekricevis ĝin jam famaj verkistoj anstataŭ novaj, kio okazis ĝis tiam.

Inter la premiitaj verkoj elstare pasis al la historio de la hispana literaturo, kune kun Nada (1944), de Carmen Laforet, La sombra del ciprés es alargada (1947), de Miguel Delibes, El Jarama (1955), de Rafael Sánchez Ferlosio, Entre visillos (1957), de Carmen Martín Gaite, kaj La soledad era esto (1990), de Juan José Millás.

Aliaj prestiĝaj verkistoj kiuj ricevis la Premion Nadal estas Elena Quiroga (en 1950), Ana María Matute (en 1959), Ramiro Pinilla (en 1960), Álvaro Cunqueiro (en 1968) kaj Francisco Umbral (en 1975) aŭ, pli ĵuse, Fernando Arrabal (en 1982), Manuel Vicent (en 1986), Gustavo Martín Garzo (en 1999), Lorenzo Silva (en 2000) kaj Andrés Trapiello (en 2003).

En 2009 estis la lasta fojo en kiu oni havigis ankaŭ duan premion nomita "finalisto"; ekde tiam nur la unua premio, tio estas la Premio Nadal estas havigita. Inter gravaj verkistoj kiuj iam iĝis finalistoj, sed ne ricevis la premion Nadal menciindas Manuel Mur Oti (1948), Jesús López Pacheco (1956), Lauro Olmo (1957), Armando López Salinas (1959), ktp.

Venkintoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]