Preterito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preterito (el la latina praeteritum, "la preterpasinto", angle preterite, past tense, imperfect tense, france préterit, passé, imparfait; en la germana ankaŭ Imperfekt el lat. imperfectum, la "nefinito") estas verba formo de pasinteco (is-tempo), do parto de la gramatika kategorio tenso (tempo), tipologie kaj strukture kuplita al la ĉeesto de prezenco (as-tempo), kaj post tiu la dua plej ofta kategorio.

La preterito havas en fleksiaj lingvoj kutime proprajn morfemojnmorfo-fonologiajn alternadojn, kiuj klare distingas ĝin de aliaj tempoj (tensoj), ekz-e latine ama-mus (ni amas), ama-ba-mus (ni amis).

Ĝia semantika funkcio kuŝas precipe en prezentado de ripetaj aŭ iom daŭraj okazaĵoj en la pasinteco aŭ por emfazi la nefinitecon.

La preterito estas la tipa rakonto-tempo. Se en iu lingvo ekzistas nur unu tenso por pasinteco (is-tempo), oni nomas ĝin preterito, ekz-e en la rusa. Ĝia envera funkcio estas tiam nur emfazo de la nesamtempeco kun la paroltempo.

Preterito estas ankaŭ uzata kiel specara termino por ĉiuj pasintec-tensoj.