Preĝejo Sankta Mario (Torgau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstero
Interno
Tomboŝtono de Katarina von Bora

La urba Preĝejo Sankta Mario (germane: Stadtkirche St. Marien) estas la plej grava el la protestantaj preĝejoj en Torgau.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Post malkonstruo de la pli malnova romanikstila preĝejo oni komencis ĉirkaŭ la jaro 1390 la konstruon de la nuna preĝejo. Temas pri malfrugotika halopreĝejo kun tri aloj kaj krucoripa volbo.

Ĉefaltaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa altaro (1694/97) havas barokan portiko-arkitekturon, t.e. ĝi estas portata de kolonoj. Ĝi estas el ligno kaj stukaĵoj. La planoj estas de la ĉefarkitekto Giovanni Simonetti el Grizono. La evangeliistoj montratas kun siaj tipaj signoj. Mateo kaj Marko staras sur volutoj, dume Luko kaj Johano sidas sur la arko. Pli supre videblas la sarkofago de Jesuo Kristo kun dornokrono kaj palmbranĉoj. Sur la podesto estas Kristo kun la venkoflago kaj etendita dekstra mano. Ambaŭ altarbildoj estas de Johann Sperling. La imago malsupra estas pri la Lasta Vespermanĝo, la supra pri la Krucumado.

Ĥorejo[redakti | redakti fonton]

La altarejo kun ĉela volbaĵo havas figurajn finŝtonojn: super la altaro estas Kristo dolorplena, poste la Madono kun la bebo, sovaĝa viro kun rutokrono, anĝelo kun blazono de Meißen (glavoj krucigitaj), sovaĝa virino kun ŝirmilo.

Baptopelvo[redakti | redakti fonton]

La baptujo baroka (1693) el gipsoŝtono estas de Hans Nicolaus Meyer havante formon de kaliko. Donacis ĝin la apotekisto Kistenmacher el Torgau.

Ambono[redakti | redakti fonton]

La belega pupitro el ligno estas renesanca (1582) kaj faritis de Georg Wittenberger.

Pasiona altaro[redakti | redakti fonton]

Triptiko ĝi estas kaj datumas de ĉ. 1509. Ĝi staris iam en la Kapelo Sankta Kruco en Torgau ĝis ties malkonstruo en 1532. Kiu ĝin verkis estas nekonate. Antaŭe videblas la Pasiono; ties meza tabulo parte detruitis fare de sovetaj soldatoj en 1945. La malantaŭo montras la tukon de Sankta Veroniko.

Tomboŝtono de Katharina Luther[redakti | redakti fonton]

Katarina von Bora, edzino de Marteno Lutero, mortis post akcidento surloke en 1552 kaj ricevis honorplenan entombigan ceremonion. La epitafo estis estinta antaŭe en la tombejo troviĝinta ekstere ĉe la preĝejo. Sur la impona tomboŝtono oni vidas supre la blazonojn de la Bora-dinastio (dekstre), maldekstre estas la blazono de Luther: koro sur rozo, rozo sur koro.

Tomboslabo de la dukino Sophie von Mecklenburg[redakti | redakti fonton]

La edzino de la (pli posta) princo-elektisto Johano la Konstanta mortis en 1503 kaj sepultitis ene de la preĝejo. La slabo faritis en Nurenbergo en la ateliero de Peter Vischer la maljuna en 1504. La barokaj kradoj havas blazonon de Meklenburgio.

Tombo de Sofio de Meklenburgio kaj bildo de la 14 helpantoj en la fono

Bildaro 14 helpantoj en mizero[redakti | redakti fonton]

La 14 helpantoj en mizero videblas sur bildo de Lucas Cranach la Maljuna, kiu estis farita ĉ. la jaro 1507. La sanktuloj, kiuj staras kvazaŭ en interpremo, estas duone videblaj. Meze estas Sankta Kristoforo kun la eta Jezuo surŝultre. Maltantaŭe estas pentrita sceno de Jen homo kun du anĝeloj. Iam la tabulo estis retablo de altaro dediĉita al Sankta Anna kaj la helpantoj.

Anunciacio[redakti | redakti fonton]

Reliefa bildo pri la Anunciacio el kverka ligno estas de ĉ. 1380. La verkinto estas nekonata. Restaŭrado faritis en 1991.

Vandbildo sebastiana[redakti | redakti fonton]

Bildo de Sankta Sebastiano, farita laŭ secco-tekniko, faritis laŭ gravuraĵo de Martin Schongauer (ĉ. 1480). La sanktulo, ligita kun la manoj super la kapo al arbo, estas pafata fare de arkpafisto.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La orgenon faris la firmao Schuster el Zittau; ĝi ekfunkciis en 1984 havante 3 klavarojn, pedalon kaj 2608 fajfilojn. Ĝiaj amplaj disponoj ebligas interpretadon de orgenaj verkoj el ĉiu ajn epoko.

Galerio Johann Walter[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la orgeno, super la suda enirejo estas galerio nomita laŭ la fama muzikisto Johann Walter (1496-1570). Li taksatas fondinto de la protestanta eklezia muziko! Li estis la unua evangelia kantoro (1526) kaj kunkreis la evangelian diservan liturgion.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informfolio kuŝinta sur informstando ene de la preĝejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri la preĝejo[rompita ligilo]