Preĝejo Sankta Miĥaelo (Neustadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Neustadt-a Mikaelokirko

Preĝejo Sankta Mikaelo (germane Michaeliskirche) estas protestantisma kirko en Neustadt am Rennsteig, Germanujo. Ĝi apartenas al la ekleziaro Arnstadt-Ilmenau de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rennsteig-padego ne nur separis la vilaĝon sed ankaŭ la fidelulojn ĉar kaj la Princlando Schwarzburg-Sondershausen kaj la Duklando Saksio-Meiningen posedis teritoriojn en la komunumo.

La (interdum malkonstruita) Memorkirko sekve apartenis al Schwarzburg-Sondershausen dume la Mikaelo-kirko al Saksio-Meiningen. Ĝi anstataŭ antaŭula konstruaĵo ligna (konsekriĝo de 1739) konstruitis inter 1856 kaj 1859 en novromanika stilo de altarejtura kirko.

La preĝejo havas rektangulan longan navon kun enenigita, plurangula ĥorejo. Supre troviĝas la tura etaĝo kun spajro. La ekstero estas laborŝtonaĵo; la interno modestas kaj havas unuetaĝan galerion.[1]

La dum kirkorestaŭro fare de la firmao Hofmann el Neustadt bei Coburg liverita orgeno uzis multajn erojn de la antaŭula instrumento. La elkirkigita orgeno faritis fare de Georg Christoph Hofmann en 1828 kun 14 registroj sur du klavaroj kaj pedalo. En 2015 la instrumento tamen ne utiligeblis. Dum la Dua mondmilito la konstruaĵo ege damaĝitis. Ĝis 1945 ĝi nomitis Kirko meiningen-a. En 1989 la artisto Medardus Höbelt komisiitis krei altareje ciklon pri la kverelo de la anĝelo Miĥaelo kvazaŭ memorigilo.

Ĉar arkianĝelo devas lukti kun la malbonoj de tiu ĉi mondo, do la malvirtoj sep pri envio, plihavemo, malamo, malfido, diboĉeco kaj mallaboremo. Anka la lumigilo funelforma en la altarniĉo estas de Höbelt. Ĝia tasko estas heligi la altarejon, la altaran krucon kaj memkompreneble la altaron mem.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georg Dehio, bearbeitet von Stephanie Eißing u. a.: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. 2a eldono. Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 887.
50.58138910.934