Preĝejo Sankta Petro (Büßleben)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro-kirko en Büßleben
Interno kirka

La Preĝejo Sankta Petro (germane: St. Petri Büßleben; adreso: Am Peterbach 15) estas protestantisma vilaĝa kirko en la erfurta urboparto Büßleben, Germanio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La plej malnova kirkero estas la dika turo eosta, kiu datumas je la malfrua mezepoko. La tuto estas okangula centra konstruaĵo el la jaro 1174 havante mansardan tegmenton kaj grandajn juntojn ĉe la anguloj. Ueste troviĝas portalo kun timpano. Interne konserviĝis unueca kaj harmoniamalfrubaroka ekipaĵo, i.a. galerio kaj en 1770 konstruita ambonaltaro belege ornamita kaj kun altaj kolonoj.

Inter la plej altvaloraj aferoj enviciĝas la orgeno de la orgenfaristo Georg Christoph Stertzing kun riĉe ornamita orgenfasado. La en 1702 farita instrumento estas la plej malnova origina orgeno de la urbo Erfurto destinite je la komenco por la Petrokirko monakeja de sur Petersberg. Ekde 1811 la instrumento estas tie ĉi en Büßleben. Ĉar la komunumo Büßleben aĉetis ĝin fare de la napoleona okupadarmeo kontraŭ la sumo de 900 taleroj. En la regiono de Erfurto tiu ĉi orgeno estas la ununura orgeno el la tempo ĉirkaŭ 1700. En tuta Turingio temas eĉ pli la plej malnova siasgrandece. La amikara societo Förderkreis Sterzingorgel in Büßleben okupiĝas pri la vivo eklezimuzika en la urboparto. Ili sukcesis lasi restaŭri la orgenon fare de la konata potsdama firmao Schuke en la jaroj 1998 kaj inter 2002-2005.[1]

En somero 2010 la kirko enlistiĝis en la programon Kulturaĵkonservado en Eosta Germanlando de la Zeit-fondaĵo Ebelin kaj Gerd Bucerius por novigi la tegmenton kaj protekti la altvalorajn internaĵojn kontraŭ akvodamaĝoj.

Ekde 2016 okazas enpreĝeje koncertoj de Sommerkonzerte in Erfurter Dorfkirchen sub la egido de Ĉambromuzika societo de Erfurto.

Weisselberg kaj Cassel[redakti | redakti fonton]

Sur la kirkkampo troviĝas la tombo de la iama paroĥestro Roland Weisselberg (1933-2006), kiu forbruligis sin en la reformaciotago 2006 antaŭ la Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto por protesti kontraŭ laŭ sia opinio minaceganta islamigo en Eŭropo kaj hezitema sinteno de sia eklezio je tio.

En la kirko baptitis la renomita historiisto kaj eksa rabeno Paulus Stephanus Cassel.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Vereinigung e. V.: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Bearb. von Achim Hubel und Stephanie Eißing. Dt. Kunstverlag, Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 171.
  • Wilhelm Johann Albert von Tettau: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Stadt Erfurt und des Erfurter Landkreises. Hendel-Verlag, Halle (Saale) 1890.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.96155311.113808