Principo de ekskludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La principo de ekskludo de estas principo de kvantuma meĥaniko formulita de Wolfgang Pauli en 1925, laŭ kiu:

Ne eblas ke identaj fermionaj partikloj (kun entjerduona spino) priloĝu kune la saman kvantuman staton.

Ekzemple: en sama atomo, ĉiuj elektronoj havas diversajn trajektoriojn kaj diversajn kvantumstatojn, kaj tial iu kvantumnumero el la kvantumnumeroj karakterizantaj la energistaton de unuopaj elektronoj diferencigas unu elektronon de aliaj.

Kombinante la kvantumnumerojn oni povas akiri multnombrajn kombinaĵojn, sed ene de unu atomo ne povas ekzisti du aŭ pluraj elektronoj, kies ĉiuj kvar kvantumnumeroj estas samaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]