ProDG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ProDG
emblemo
partio
Komenco 2008 vd
Lando(j) Belgio vd
Ideologio

kristana demokratioregionismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
ProDG
partio
Lando  Belgio
Estro Clemens Scholzen[1]
Fondiĝo 2008 el fuzio de la partioj PDB kaj PJU
Lingvo(j) germana
Ĉefa sidejo Kaperberg 6, 4700 Eupen
Ideologio Kristana demokratio
Regionismo[2]
Retejo prodg.be
vdr

ProDG (germane plennome Pro Deutschsprachige Gemeinschaft, en Esperanto "Por la Germanlingva Komunumo") estas regiona politika partio en la teritorio de la Germanlingva Komunumo de Belgio. La partio ekestis en 2008 per fuzio de la antaŭaj partioj Partei der deutschsprachigen Belgier (PDB, "Partio de la germanlingvaj belgoj") kaj Parteilose Jugendliche Unabhängige (PJU, "Senpartiaj Adoleskaj Sendependuloj"). En 2009 la partio unuafoje partoprenis en la belgaj balotoj por la parlamento de la Germanlingva Komunumo de Belgio kaj por la Eŭropa Parlamento. Sekve la partio reprezentiĝas per kvar membroj en la komunuma parlamento kaj per du ministroj en la registaro de la Germanlingva Komunumo de Belgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Partei der deutschsprachigen Belgier (PDB) fondiĝis en decembro 1971 kiel regiona partio el kristane sociala tradicio. La ĉefa fokuso estis la defendo de identeco de la germanlingva loĝantaro de Belgio. La partio komprenis sin kiel demokratie pluralisma, federaciisma kaj sociala. Ĝi alstrebis la kompletan sgalrajtigon de la germanlingvaj teritorioj de Belgio en politika, socia, ekonomia, administra kaj kultura vidpunktoj. En tiu strebo ĝi neniam pridubis la apartenon de la germanlingva teritorio al Belgio, sed konsideris la apartenon de la germanlingva teritorio al la laŭdifine franclingva Valonio kaj al la same laŭdifine franclingva provinco Lieĝo nur leĝa fiksiĝo sen kultura pravigo, kaj do luktis por la ŝanĝo de la koncernaj leĝoj.

La partio komprenis sin por-eŭropa, tamen postulis pli demokratiajn strukturojn de la Eŭropa Unio kaj same postulis "Eŭropon de la Regionoj", kontraŭe al la modelo pri "Eŭropo de naciaj ŝtatoj". La partio estis membro de la Eŭropa Libera Alianco kaj de la Federacia Unio de Eŭropaj Naciecoj. Post kiam ĝi en la komunumaj balotoj de 2006 draste perdis voĉojn kaj nur tenis unu solan reprezentanton en la komunumaj konsilioj de la germanlingva teritorio (en la urbo Eupen), partiaj aktivuloj proponis partian novfondiĝon kaj alianciĝon kun la similtema partio Parteilose Jugendliche Unabhängige (PJU, "Senpartiaj Adoleskaj Sendependuloj"), gvide de la komunuma ministro Oliver Paasch. La posteula partio plu komprenas sin sendependa regiona partio kaj luktanto por la interesoj de la Germanlingva Komunumo de Belgio – tial la nova nomo.

La 14-an de novembro 2009 la malnova partio PDB kadre de solenaĵo en Eupen estas oficiale adiaŭata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]