Produktomanieroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la verkoj de Karl Marx kaj la marksisma teorio de historia materiismo, produktomaniero (en germana: Produktionsweise, kun la signifo "vojo de produktado") estas specifa kombinado de la jeno:

  • Produktivaj fortoj: tio estas homa laborforto kaj produktadrimedoj (ekz. laboriloj, produktmaŝinaro, komercaj kaj industriaj konstruaĵoj, alia infrastrukturo, teknika sciaro, materialoj, plantoj, animaloj kaj ekspluatebla tero).
  • Sociaj kaj teknikaj produktorilatoj: tio inkludas la posedon, povon kaj kontrolrilatojn de la produktiloj de la socio (ofte kodigitaj en juro), kunlaborajn laborrilatojn kaj formojn de asociado, rilatojn inter homoj kaj produktoj de ilia laboro kaj la rilatojn inter sociaj klasoj.

Markso konsideris la produkteblon kaj partoprenon en sociaj rilatoj kiel du esencaj trajtoj de socia reproduktado kaj ke la partikulara maniero de tiuj rilatoj en la produktomaniero de kapitalismo estas esence en konflikto kun la pliiĝanta disvolvigo de la homaj produktokapabloj.[1]

Pioniro de tio estis la koncepto de Adam Smith pri la maniero por viveltenado, kio markas progreson de sociaj tipoj bazitaj sur la vojo per kiu la socianoj havigas la bezonataĵojn por siaj bazaj necesoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marx, Grundrisse. (angla traduko)
  2. New Voices on Adam Smith, de Leonidas Montes, Eric Schliesser. Londono: eldonejo Routledge, marto 2006, p. 295.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Perry Anderson, Passages from Antiquity to Feudalism.
  • Perry Anderson, Lineages of the Absolutist State.
  • G.E.M. De Ste Croix, The Class Struggle in the Ancient Greek World: From the Archaic Age to the Arab Conquests.
  • Chris Harman, A People's History of the World.
  • Barry Hindess & Paul Q. Hirst, Pre-capitalist modes of production. London: Routledge, 1975.
  • Lawrence Krader, The Asiatic Mode of Production; Sources, Development and Critique in the Writings of Karl Marx.
  • Ernest Mandel, Marxist Economic Theory.