Programado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj libroj pri programado

Programado en informadiko estas la procezo, kiu kondukas de la origina formulado de komputikproblemo al funkcianta komputila programo.

Programado implikas diversajn agadojn kiel analizo de la problemo, formulado de taŭgaj algoritmoj kaj kodigo de la algoritmoj en fontkodo, uzante programlingvon.

La celo de programado estas trovi sekvencon de instrukcioj, kiuj aŭtomatigos la plenumon de specifa tasko aŭ la solvon de antaŭfiksita problemo. La proceso de programado ofte postulas kompetentecon en multaj malsamaj fakoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]