Progresa Partio de la Laboranta Popolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Progresa Partio de la Laboranta Popolo
emblemo
partio
Komenco 1926 vd
Antaŭe Communist Party of Cyprus vd
Lando(j) Kipro vd
Sidejo Nikozio
Ideologio

komunismoMarksismo-leninismoprogresismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Stefanos Stefanou vd
Membro de Eŭropa Maldekstro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partia Junulara Konsilio, Nikozio 1984

La Progresa Partio de la Laboranta Popolo (greke Ανορθωτικό Κόμμα Εργαζόμενου Λαού, Anorthotiko Koma Ergazomenu Lau, greke mallongigite ΑΚΕΛ, do mallongigite AKEL) estas komunisma politika partio de la Respubliko Kipro. Laŭ la stato de 2009 temas pri la plej forta politika forto de la lando, kiu interalie reprezentigas la ŝtatan prezidenton, Dimitris Ĥristofias.

La partio estis fondita en Brita Kipro kiel la "Komunista Partio de Kipro" kaj gravuris sur sia standardo du celojn: klasbatalo kaj lukto por liberigo de brita rego, sendependeco kaj memdifino. En 1931, la Guberniestro de Kipro, Ronald Storrs, malpermesis la partion. Ĝi refondiĝis en 1941.

Dum la krizostato en Kipro, inter 1955 kaj 1959 la partio AKEL kontraŭbatalis la armeajn agadojn de la greka naciisma rezistmovado Eoka, preferante ĝeneralajn strikojn kaj amasmanifestaciojn. Tiel ĝiaj aktivuloj iĝis celo por Eoka, kiel perfiduloj (kvankam AKEL ankaŭ estis malpermesita fare de la britoj en 1955), kelkaj estis mortigitaj.

La partio luktas por sendependa, senarmigita kaj senalianca insulo Kipro kaj por federacia solvo de la konflikto inter greklingvaj kaj turklingvaj kipranoj. Aparte ĝi substrekas la neceson flanke de la grekaj kipranoj realproksimiĝi al la turkaj kipranoj. Malgraŭ kelkaj duboj ĝi subtenis la aliĝon de la Respubliko Kipro al la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004.

En la Eŭropa Parlamento la partio inter la jaroj 2009 kaj 2014 reprezentiĝas per du parlamentanoj. La partio membras en la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj kaj havas obervantan statuson en la organizaĵo Eŭropa Maldekstro.

Ĝeneralaj sekretarioj de AKEL[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]