Projekto:Kontrolu Vikipedion

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontrolu Vikipedion estas intervikia projekto kreita de Stefan Kühn kaj nun subtenata de Bgwhite, kiu celas malkovri paĝojn, kiuj malobeas la regulojn de W3C kaj la sintakson de MediaWiki.

La projekta retpaĝaro atingeblas ĉi tie. Por Vikipedio en Esperanto, bonvolu alklaki ĉi tie. La datumbazo ĝisdatiĝas post apero de novaj elŝutaĵoj – proksimume dufoje monate. Eblas ŝalti reĝimon de ĉiutaga skanado de lastaj ŝanĝoj, se tio necesos.

Se vi deziras plibonigi la elangligon de la interfaco, bonvolu vidi la tradukpaĝon. En la ĉefa diskutpaĝo de la projekto (anglalingve) eblas raporti pri iuj fuŝoj de la programo kaj proponi novajn tipojn de kontrolendaj eraroj.

Celo de la projekto[redakti fonton]

  • Ĉi tiu projekto devas helpi plibonigi la datumojn el ĉiuj artikoloj en multaj lingvoj.
  • Se ni havos klaran kaj korektan sintakson en ĉiuj artikoloj, pli da projektoj (ekzemple: Vikipedio-DVD) povas pli facile uzi la datumojn.
  • La projekto estas bazita de en:Wikipedia:WikiProject Wiki Syntax.
  • Por uzi la datumojn de Vikipedio sen la MediaWiki programaro, vi bezonas sintaksan analizilon. Se multaj artikoloj havas sintaksajn erarojn, estos malfacile programi la analizilon, kiu devos esti sufiĉe kompleksa por interpreti la sintaksajn erarojn.
  • Ĉi tiu projekto helpas trovi multajn erarojn en kelkaj lingvoj, kaj posttempe ĝi funkcios en multaj lingvoj.

Kiel ĝi funkcias[redakti fonton]

Kion vi povas fari[redakti fonton]

La skripto regule kreas novan liston da erarenahavaj artikoloj.

  • Vi povas ripari eraron en unu aŭ pli da artikoloj.
  • Vi povas forigi ĉiujn riparitajn artikolojn el tiu listo.
  • Vi povas proponi novajn kategoriojn de eraroj al la aŭtoro de la skripto.
  • Pri eraroj, ripareblaj per VP:AWB aŭ aliaj iloj listigitaj sube, konsideru uzadon de tiuj iloj.

Iloj[redakti fonton]

Sekvaj iloj povas esti uzeblaj dum la kontrolado de Vikipedio:

Partoprenantoj[redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]