Protokolo de Kioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
protokolo de Kioto al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo
protokolo de Kioto al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo
naturprotekta protokolo
Aŭtoroj
Aŭtoro Unuiĝintaj Nacioj
Lingvoj
Lingvo angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa
Eldonado
Eldondato 10-a de decembro 1997
vdr

La protokolo de Kioto estas internacia traktato, adoptita en Kioto (Japanio) en 11-an de decembro 1997, kiel aldonaĵo al la UN-a konvencio UNFCCC. La protokolo de Kioto celas bremsi la tutmondan varmiĝon kaj pli ĝenerale klimatŝanĝiĝojn. Ĝi fiksas akcepteblan ellasatan nivelon de karbona dioksido kaj de kvin aliaj forcejaj gasoj por la subskribintaj landoj. La 16-an de februaro 2005 ĝi ekvalidis, post kiam Rusio ratifikis ĝin fine de la 2005-a jaro. El la ratifikintaj landoj (en februaro 2006 ili estis 161, kun rimarkinda escepto de Usono kaj Aŭstralio) nur tridek ok devos malpliigi siajn forcejgasajn ellasojn ĝis 2012 kompare al la nivelo de 1990.

Landoj kiuj ratifikis la protokolon (verda)

Aŭstralio je la 3-a de decembro 2007 ratifikis la traktaton, sed Usono en 2001 eĉ retiris sian subskribon kaj rifuzis la ratifikadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]