Provenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provenco
Historia regiono
FlagoBlazono
regiono • kultura regiono • historia regiono [+]

LandoFrancio
- koordinatoj44° 0′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo)446Koordinatoj: 44° 0′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoAiguille de Chambeyron [+]


Plej alta punktoAiguille de Chambeyron
Nacia himnoCopa Santa

Provenco (Tero)
Provenco (Tero)

Provenco (Francio)
Provenco (Francio)
DEC
Provenco
Provenco

Map
Provenco
Vikimedia Komunejo:  Provence [+]
vdr

Provenco, okcitanlingve Provença [pʀuˈvensɔ] (Prouvènço laŭ mistrala normo) kaj franclingve Provence [pʁɔ'vɑ̃s], estas histori-kultura regiono el Okcitanio. Estas ankaŭ la nomo de antikva reĝolando kaj posta graflando.

Nuntempe ĝi situas en Francio kaj akordiĝas kun granda parto de ĝia administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, sud-oriente de la franca regno. Provenco etendiĝas el regiono Nimes ĝis la dekstra bordo de la rivero Var kie limiĝas kun la antikva Graflando Nico.

Ĝi entenas la departementojn (départements) Var, Vaucluse, Bouches-du-Rhône kaj partojn de Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes. La ĉefaj urboj de Provenco estas Marsejlo (Marselha/Marseille), Nico (Niça/Nice), Tolon/Toulon, Avinjono (Avinhon/Avignon), Arles, Ais/Aix-en-Provence.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvaĝe liguroj kaj keltoj estis ties loĝantoj. Ekde ĉirkaŭ -600 la marbordan zonon koloniis helenoj. En la 2-a jarcento a.K. la romianoj igis la regionon provinco (de la latina vorto provincia devenas la nomo Provenco). Post la falo de la romia imperio visigotoj, araboj kaj fine frankoj invadis Provencon.

La okcitana lingvo antikve konata ankaŭ kiel Provenca lingvo estis grava lingvo eŭropa dum la Mezepoko.

Hodiaŭ Provenco estas parto de la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (tiel nomita ekde 1976).

Provencaj elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Komponistoj[redakti | redakti fonton]

Pentristoj[redakti | redakti fonton]

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 20a jarcento, provenca literaturo renoviĝis kaj estis tre produktiva, danke al la laboro de multaj verkistoj inter ili Philippe Blanchet, lingvisto kaj fakulo pri la provenca lingvo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]