Provenco-Alpoj-Bordo Lazura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
(Provence-Alpes-Côte d'Azur
Provença-Aups-Còsta d'Azur)
regiono
Ŝtato Francio Francio
Departementoj Alpes-de-Haute-Provence (04), Hautes-Alpes (05), Alpes-Maritimes (06), Bouches-du-Rhône (13), Var (83), Vaucluse (84)
Prefektejo Marseille
Areo 31 400 km² (3 140 000 ha)
Loĝantaro 4 935 576 (2012)
Denseco 157,18 loĝ./km²
prefekto Stéphane Bouillon
 - prezidanto Christian Estrosi
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Vikimedia Komunejo: Provence-Alpes-Côte d'Azur
Retpaĝo: http://www.regionpaca.fr

Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, malongigo: regiono PACA, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur) estas regiono en suda Francio, ĉe la Mediteraneo apud Italio. Ĝi konsistas el la ses departementoj: Alpes-de-Haute-Provence (Alpoj de Alta Provenco), Hautes-Alpes (Altaj Alpoj), Alpes-Maritimes (Marbordaj Alpoj), Bouches-du-Rhône (Riverbuŝoj de Rodano), Var kaj Vaucluse. Ĝi estis kreita sub la nomo "Provenco-Bordo Lazura-Korsiko" en 1960. Ĝi fariĝis "Provenco-Bordo Lazura" post la konstitucio de la korsika regiono en 1970 tiam estis renomita Provenco-Alpoj-Bordo Lazura en 1976. Ekde 2018, la regiona konsilio uzis la nomon "Regiono Sud Provenco-Alpoj-Bordo Lazura" (mallonge "Suda regiono") en siaj komunikaj dokumentoj, kvankam la oficiala nomo de la regiono restas senŝanĝe.

La najbaraj regionoj etas norde Aŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj okcidente la administra regiono Okcitanio, kvankam menciindas ke la historia, lingva kaj kultura regiono Okcitanio kovras ankaŭ la tuton de la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.

Ĉefurbo de la regiono estas Marsejlo, france Marseille. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Aix-en-Provence, Avignon, Nice, Cannes kaj Toulon. ISO-kodo de la regiono estas FR-U.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.