Ismailija respektive El aŭ Al Ismailija (arabeمحافظة الإسماعيلية, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Ismāʿīliyya respektive Ismailija, Ismailiya aŭ Ismailia) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 942 832 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Ismailija. La teritorio situas ambaŭflanke de la Sueza Kanalo.