Provinco Paktika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Paktika
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco2 306 m [+]
ĈefurboŜaran
- koordinatoj33° N, 69° O (mapo)32.568.8Koordinatoj: 33° N, 69° O (mapo)
Areo19 482 km² (1 948 200 ha) [+]

Loĝantaro393 800 [+] (2009)
Denseco20,21 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-PKA

Provinco Paktika (Tero)
Provinco Paktika (Tero)

Provinco Paktika (Afganio)
Provinco Paktika (Afganio)
DEC
Provinco Paktika
Provinco Paktika

Map
Provinco Paktika
Vikimedia Komunejo:  Paktika Province [+]
vdr

Paktika (paŝtoe/perse پکتیکا) estas unu el 34 provincoj (velayat) de Afganio. Ĝi situas en la sudoriento de la lando proksime de la limo al Pakistano kaj en 2007 havis 438 900 loĝantojn.[1] La provinca ĉefurbo estas la urbo Ŝaran en la nordo la provinco. La plimulto la loka loĝantaro konsistas el sunaismaj paŝtooj.

Paktika limas al la provincoj Zabul, Gazni, Paktia, Ĥost kaj la pakistanaj regionoj norda kaj suda Vaziristano (laŭ horloĝa direkto, komencante de sudokcidento).

Ekonomio kaj administrado[redakti | redakti fonton]

Pro la tre malcentra situo de la provinco proksime de la limo al Pakistano kaj la longa tempo de interna militado, en la provinco estas forta manko de infrastrukturo. Kompare al aliaj regionoj de Afganio, kiel ekzemple la provincoj Zabul kaj Ĥost, la rekonstruo de la provinco Paktika post la forpelo de la Talibanoj el la ŝtata potenco nur progresas malrapide kaj malforte. Kaŭzo por tio ankaŭ estas la malcentra situo de la provinco, sed ankaŭ ripetaj murdaj atencoj je rekonstruaj helpistoj. La nuntempa provincestro estas Akram Ĥpalak. En la jaro 2006 Muhammad Ali Ĝalali, unu el liaj antaŭuloj, iĝis viktimo de murda atenco fare de Talibanoj, dum li estis en la provinco Gazni.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paktika historie estis parto de la pli granda provinco Paktia, kiu ampleksis la nuntempajn provincojn Paktika, Paktia kaj Ĥost. Ankoraŭ nun la teritorio neoficiale nomatas Loja Paktia. Dum la tempo de la sovetunia invado de Afganio kaj la sekvaj jaroj ĝis la retiriĝo de la Ruĝa Armeo tiu teritorio estis forte pribatalata.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

  • Barmal
  • Dila
  • Gajan (aŭ Gayan)
  • Gomal
  • Mata Ĥan (aŭ Mata Khan)
  • Nika
  • Omna
  • Sar Havza (aŭ Sar Hawza)
  • Sarobi
  • Ŝaran (aŭ Sharan)
  • Urgun
  • Vaza Ĥva (aŭ Waza Khwa)
  • Vor Mamaj (aŭ Wor Mamay)
  • Zargun Ŝahr (aŭ Zarghun Shahr)
  • Ziruk

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]