Metropola urbo Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco Romo)
Provinco Romo
metropola urbo de Italio • Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Latio
Kodo laŭ ISO 3166-2: RM
Areo: 5 352 km²
Ĉefurbo: Romo
Loĝantaro: 4 227 059 (2023)
Loĝdenso: 790 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 121
Poŝtkodo: 00118–00199 (Romo), 00010–00069 (cetera provinco)
Kodo laŭ ISTAT: 058 (2005)
Telefona prefikso: 06, 0774, 0766
Retpaĝo: http://www.provincia.roma.it/
Mapo
Mapo
vdr

La administra unuo metropola urbo Romo - itale Città Metropolitana di Roma aŭ plene formale Città Metropolitana di Roma Capitale, do "metropola urbo ĉefurbo Romo", kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas tiun nomon kaj estas la posteulo de antaŭa provinco Romo, estas fakte daŭre simpla provinco en centra Italio, kies administra centro estas la samnoma urbo Romo - aparte ĝi ne estas unueca urbo, kies missupozigas la nomo, sed kiel ĉiuj aliaj provincoj de Italio konsistas el provinca ĉefurbo kaj aliaj urboj kaj komunumoj, en tiu ĉi kazo estas sume 121 urbaj kaj neurbaj komunumoj, kaj havas same urbecajn kaj tute malurbecajn teritoriojn. Ĝi apartenas al la regiono Latio. Komence de 2023 en la provinco vivis 4 227 059 loĝantoj sur areo de 5 352 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 790 loĝantoj/km².

Danke al siaj iom pli ol kvar milionoj da loĝantoj, ĝi estas la plej loĝata provinco de Italio.

La provinco limas al la provinco Viterbo kaj Rieti (norde), al la provinco La-Aglo en Abruco kaj al la provinco Frozinono (oriente), al la provinco Latino (sude), al la Tirena Maro (okcidente) kaj al la Vatikano (interne).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]