Provinco Sud-Sardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Sud-Sardio
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Sardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: SU
Areo: 6 530 km² (2018)
Ĉefurbo: Carbonia (provizora)
Loĝantaro: 351 586 (2018)
Loĝdenso: 53,8 loĝ./km² (2018)
Kvanto de komunumoj: 107 (2018)
Poŝtkodo: 09010-09011, 09013-09017, 09019-09027, 09029-09031, 09034-09041, 09043, 09049, 09051-09059, 09061-09066 (2018)
Kodo laŭ ISTAT: 070, 0781, 0782, 0783 (2018)
Telefona prefikso: 079, 0789 (2018)
Retpaĝo: http://www.provincia.sudsardegna.it/
Mapo
Mapo
vdr

La Provinco Sud-Sardio estis provinco en Sardio, insulo kaj administra regiono de Italio. Ĝi ekde 2016 estis unu el la kvin provincoj de la insulo. La unuo estis kreita la 4-an de februaro 2016, kaj estis remalfondita per denova administra reorganizado jam kvin jarojn poste, en 2021. Ĝi dum sia ekzisto inkludis la forigitajn provincojn Carbonia-Iglesias kaj Medio Campidano, grandan parton de la malnova provinco Kaljaro (sen la 17 municipoj de la nova Metropola urbo Kaljaro, pli sude en la insulo), kaj du aliajn municipojn.[1]

Kun la administra reformo de 2021, la provinco Suda Sardio remalfondiĝis: ĝia teritorio pasis al la reestablitaj provincoj Mez-Kampidano kaj Sulcis Iglesiente, dum la metropola urbo Kaljaro ricevis la ceterajn teritoriojn de Suda Sardio. Tiel pli-malpli la situacio de antaŭ februaro 2016 estis restarigita, kun iomaj detalaj ŝanĝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sardinia Regiona Konsilio CONSIGLIO REGIONALE DELLA SARDEGNA Arkivigite je 2017-02-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de majo 2019.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Sardio

Flago de Italio Flago de Sardio

CA Kaljaro - NU Nuoro - OR Oristano - SS Sassari - SU Sud-Sardio