Provincoj de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
superrigardo pri la provincoj de Afganio
disdivido de la distriktoj kaj provincoj de Afganio

Afganio politike-administre dividiĝas laŭ 34 provincoj (velajat), kiun poe estras provincestro (vaali), nomata aŭ almenaŭ konfirmata de la centra ŝtata registaro en Kabulo.

La 13-an de aprilo 2004 okazis la lasta restrukturigo de la provincoj. Tiam kreiĝis la provincoj Panĝŝir, Daikondi, Ĥost, Kunar, Nuristan kaj Sar-i Pul. Ĉiu provinco plu disdividiĝas laŭ distriktoj.

La en la suba tabelo nomataj nombroj de loĝantoj estas taksoj el la jaroj 2007 kaj 2008.[1]

Listo[redakti | redakti fonton]

situo provinco ĉefurbo areo
[2]
loĝantoj
[1]
rimarkoj
Badaĥŝan
بدخشان‎
Faizabad 44 059 km² 884 700 limas norde al Taĝikio, oriente al Ĉinio kaj sudoriente al Pakistano
Badgis
بادغیس‎
Kala-i Naŭ 20 591 km² 522 100 limas norde al Uzbekio
Baglān
بغلان‎
Pul-i Ĥomri 21 118 km² 819 500
Balĥ
بلخ‎
Mazar-i Ŝarif 17 248 km² 1 181 600
Bāmijān
بامیان
Bamijan 14 175 km² 411 200
Daikondi
‏دايکندي
Nili 8 088,33 km² 410 000 la provinco kreiĝis en marto 2004, antaŭe parto de la provinco Orūzgān
Farāh
فراه
Farāh 48 470 km² 488 100
Fārjāb
فاریاب
Maimana 20 293 km² 954 200
Gaznī
‏غزنى
Gazni 22 915 km² 1 092 000
Gor
‏غور
Ĉagĉaran 36 479 km² 680 200
Ĝuzĝan
‏جوزجان
Ŝebergan 11 798 km² 476 500
Helmand
‏هلمند
Laŝkar Gah 58 584 km² 859 600 laŭ areo la plej granda provinco de Afganio
Herat
‏هرات
Herat 54 778 km² 1 794 700 laŭ areo kaj nombro de loĝantoj la dua plej granda provinco de Afganio
Ĥost (Khost)
خوست
Ĥost 4 152 km² 545 800
Kabul
کابل
Kabulo 4 462 km² 3 528 000 en la provinco situas la samnoma nacia ĉefurbo, laŭ nombro de loĝantoj kaj loĝdenso la plej granda provinco de Afganio, plej grava loĝregionoj de la taĝikoj de Afganio, kiuj konsistigas pli ol duonon de la provinca loĝantaro
Kandahar
‏کندهار‎/‏قندهار
Kandahar 54 022 km² 1 070 200
Kapisa
کاپيسا
Mahmud-i Raki 1 842 km² 400 900 laŭ areo la plej malgranda provinco de Afganio
Kunar
کونړ
Asadabad 4 942 km² 417 300
Kunduz
کندز
Kunduz 8 039 km² 978 200
Lagmān
‏لغمان
Mihtarlam 3 843 km² 441 000 laŭ areo la tria plej malgranda provinco
Lugar
لوگر
Pul-i Alam 3 900 km² 409 900 ولایت
Nangarhār
ننگرهار
Ĝalalabad 7 727 km² 1 520 100 laŭ nombro de loĝantoj la tria plej granda provinco de Afganio
Nimrūz
‏نیمروز
Zaranĝ 41 005 km² 154 900 plej maldense setlita afgania provinco (nur 3,8 loĝantoj po km²); laŭ nombro de loĝantoj la tria plej malgranda provinco
Nuristan
نورستان
Parun 9 225 km² 132 000 laŭ nombro de loĝantoj la plej malgranda afgania provinco
Paktia
پکتیا
Gardez 6 431,75 km² 550 400
Paktika
پکتیکا
Ŝaran 19 482 km² 438 900
Panĝŝir
پنجشیر
Bazarak 3 610 km² 144 400 la provinco kreiĝis en aprilo 2004, antaŭe parto de la provinco Kapisa; laŭ areo kaj nombro de loĝantoj la dua plej malgranda provinco de Afganio
Parvan
پروان
Ĉarikar 5 974 km² 629 500
Samangan
سمنګان
Ajbak 11 262 km² 345 100
Sar-i Pul
‏سر پل‎
Sar-i Pul 15 999 km² 514 500
Taĥar
‏تخار
Talokan 12 333 km² 930 000
Uruzgan
اروزگان
Tarin Kut 22 696 km² 342 400
Vardak
‏وردک
Maidan Ŝahr 8 938 km² 581 800
Zabul
‏زابل‎
Kalat-i Gilzai 17 346 km² 320 100

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]