Psikopatologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inkmakuloj montritaj en la Rorschach testo uzata por diagnozi personecajn trajtojn kaj mensajn malordojn.

La termino psikopatologio (psyché (psiĤE), animo aŭ racio; páthos (pazos), malsano; kaj logio aŭ lógos, rezonado) estas koncepto kiu referencas, unuflanke, al aro de fenomenoj de biologia aŭ sociologia konsidero kiuj tuŝas negative la menson (psiko) de homa estaĵo, kaj aliflanke, la branĉon de la psikiatrio aŭ de la psikologio fokusita al la studado kaj traktado de tiuj kondiĉoj.

La koncepto de psikopatologio estis difinita diversmaniere, kulture kaj portempe. Ne estas unika difino de psikopatologio, sed anstataŭe labormodeloj subtenitaj en teorioj pri la menso. Por Karl Jaspers[1] p. ekz. la celo de studo de la psikopatologio estis la "psikaj, patologiaj kaj konsciaj okazoj", esprimita en ideoj, emocioj, vivaĵoj ktp. Wolfgang Blankenburg[2] asertos jarojn poste, ke tio psikopatologia ne estas difinita per tio normala/nenormala de la eksperto, sed per la libereco povi konduti laŭ unu aŭ alia maniero. Por li, estas tiom patologia la konduto de la "psikopatulo" - ke ĝi povas nur damaĝi - kiom tiu de la normopatulo, kiu povas nur konduti normale, ene de tio dezirita.[3] Li proponas tiel "psikopatologion de la libereco", kongrue kun la sintenoj de Henry Ey.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jaspers K (1911). Psicopatologia General. Beta, Buenos Aires.
  2. Blankenburg, Wolfgang (1983). «Psicopatologia como ciencia básica de la psiquiatría». Rev chil neuropsiq 21(3):177-188.
  3. Tellenbach (1975). Melancholie. Problemgeschichte. Endogenität. Typologie. Springer Verlag.
  4. Ey (Henry). Estudios Psiquiátricos. Polemos kaj Gador.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zeigarnik, B. V.: Psicopatología. Ediciones AKAL, 6a de Majo 1981 - 264 pp. ISBN 847339545X, 9788473395458