Puente Aranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puente Aranda
loĝloko • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 37′ N, 74° 6′ U (mapo)4.6125-74.106666666667Koordinatoj: 4° 37′ N, 74° 6′ U (mapo) [+]
Alto 2 600 m [+]
Areo 17,31 km² (1 731 ha) [+]
Puente Aranda (Kolombio)
Puente Aranda (Kolombio)
DEC
Puente Aranda
Puente Aranda
Situo de Puente Aranda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puente Aranda [+]
vdr

Puente Aranda (Ponto Aranda) estas la localidad numero 16a de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas en la centro-sudo de la urbo. Derivas ĝia nomo de la ponto de la antikva bieno de Juan Aranda ĉe la rivero Chinúa [ĉiNUa], nune nomata rivero San Francisco, konstruita fine de la 16-a jarcento. Puente Aranda karakteriziĝas ĉar estas la centro de la industria aktiveco de Bogoto.

En la lastaj jaroj, la localidad plusekvis konstantan ritmon de kresko, oni konstruis vorkojn por publika spaco kaj ĉefe la industriigo pluas, krom la ĝuado de variaj komercaj kaj distraj zonoj; aktuale de 1794 domblokoj, 700 havas industrian uzadon kaj 800 estas loĝejaj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En la localidad de Puente Aranda, la Ĉefurba Distrikto establis 5 kvartalojn de granda gravo kaj amplekso en la localidad kiel zonoj aŭ UPZ (Unidades de Planeación Zonal); la loĝantaro korespondas al la jaro 2000:

  • Ciudad Montes, 107.144 loĝantoj
  • San Rafael, 91.990 loĝantoj
  • Alcala, 73.270 loĝantoj
  • Puente Aranda, 11.845 loĝantoj
  • Corredor Industrial, 5.585 loĝantoj

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Puente Aranda estas la centro de la industria aktiveco de la ĉefurbo kaj de granda gravo je nacia nivelo. La ĉefaj industrioj estas rilataj kun la prilaborado kaj procezado de plastoj, tekstiloj, kemiaĵoj, metalmekaniko, gas-trinkaĵoj, tabako, kaj nutrindustrio.

UPZ kaj kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo en la parko de Ciudad Montes.

Estas 5 UPZ en Puente Aranda.

  • Ciudad Montes: La Guaca, Bochica, Carabelas, Ciudad Montes, El Sol, Jazmín, Jorge Gaitán Cortés, Villa Inés, La Asunción, La Camelia, Los Comuneros, Ponderosa, Primavera, Remanso, San Eusebio, Santa Matilde, Tibaná kaj Torremolinos.
  • Muzú: Alcalá, Alquería, Autopista Sur, La Coruña, Los Sauces, Muzú, Ospina Pérez, Santa Rita, Tejar, Villa del Rosario kaj Villa Sonia.
  • San Rafael: Barcelona, Bisas del Galán, Camelia Sur, Colón, Galán, La Pradera, La Trinidad, El Arpay La Lira, Milenta, San Francísco, San Gabriel, San Rafael, San Rafael Industrial kaj Salazar Gómez.
  • Zona Industrial: Cundinamarca, El Ejido, Gorgonzola, Industrial Centenario, La Florida Occidental, Los Ejidos y Pensilvania.
  • Puente Aranda: Batallón Caldas, Centro Industrial, Ortezal kaj Puente Aranda.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Diversaj aŭtoroj, eldonisto Fabio Puyo Vasco, Historia de Bogotá 3 tomos: Tomo I - Conquista y Colonia, Tomo II - Siglo XIX, Tomo III - Siglo XX, Bogotá, 2007. ISBN 978-958-8293-31-8.