Pulbazaro El Rastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa bildo de la strato Ribera de Curtidores, ĉefa akso de El Rastro de Madrido. Januaro 2005

La Pulbazaro El Rastro hispane Rastro de Madrid aŭ nur El Rastro estas subĉiela bazaro kiu estas organizata ĉiudimanĉe kaj festotagoj en la historia urboparto de Madrido. El Rastro povas esti tradukata en esperanto kiel La Spuro.

La pulbazaro ŝuldas sian nomon al la iamaj tanejoj kiuj troviĝis en la zono kie nuntempe troviĝas la bazaro ĉe la strato Ribera de Curtidores (Riverbordo de la Tanistoj) proksime de la buĉejo kiu estis en la bordo de la rivero Manzanaro. Kiam oni translokigis trenante la bestojn jam buĉitaj ekde la buĉejo ĝis la tanejo, ili lasis spuron (rastro en la hispana) el sango. De tie venas la nomo.

Laŭ la municipaj reguloj, El Rastro funkcias ĉiudimanĉe kaj dum ĉiuj festotagoj de la jaro inter la 9:00 kaj la 15:00 en la kvartalo Embajadores, en la distrikto Centro. Maksimume 3.500 vendejojn etendiĝas ĉirkaŭ la Placo Kaskoro kaj ĝia monumento dediĉita al Eloy Gonzalo en la norda ekstremo, la akso de la strato Ribera de Curtidores kaj apudaj stratoj, la strato Embajadores oriente, kaj la Rondo de Toledo kaj la Placo Kampeto de la Nova Mondo sude.

Granda parto de la vendejoj proponas vendon de jam uzitaj varoj, kiuj foje estas interesegaj antikvaĵoj, kaj de tie la antropologia intereso de la bazaro. Temas pri tre populara kvartalo kaj aktivado, nepre konsiderinda por la kono de la hispania ĉefurbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]