Punaa ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punaa ibiso
Punaa ibiso
Punaa ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Plegadis
Specio: P. ridgwayi
Plegadis ridgwayi
(Allen, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punaa ibiso (Plegadis ridgwayi) estas specio de birdoj de la familio de Treskiornitedoj[1][2]. Ĝi troviĝas en Sudameriko nome en Argentino, Bolivio, Ĉilio, kaj Peruo. Ties natura habitato estas marĉoj kaj aliaj humidejoj eĉ ĉe la lago Titikako. Oni ne konas subspeciojn. Surloke ĝi nomiĝas yanavico [janavIko] aŭ punaa korveto.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Punaa ibiso estas nigra ibiso mezgranda (45 al 60 cm) kun briloj kaj verdaj kaj purpuraj. La kapo kaj la kolo montras longecajn plumojn kiuj normale prezentas fajnajn blankecajn strietojn intermikse kaj en reprodukta plumaro estas tute ferkoloraj. Junuloj estas nigrecaj kun malpli da metala brilo kaj kun kapo kaj kolo brunecaj aŭ striecaj fajne kun blankeca koloro. La kurba beko estas bruneca al ruĝeca, la kruroj estas nigrecaj kaj la iriso estas brunecruĝa (Koepcke kaj Koepcke 1963, Gonzales 1998). Estas mallarĝa bridareo rozkolora el la grizeca bekobazo al la ĉirkaŭokulo.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Estas gregema specio de Peruo, Bolivio, Argentino kaj Ĉilio, kiu faras migradojn altitudajn el Andoj al la marbordo. Ties monda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 13,000 individuoj, kaj ĝi estas konsiderata en la kriterio A4.

Temas pri specioj karaktera de la regiono altanda (3500-4800 m), kutime malsupreniras al la perua marbordo de majo al septembro, kaj tie venas ĉefe junuloj. Ili loĝas ĉe marĉoj, herbejoj, paŝtejoj, bordoj de lagetoj kaj riveroj, foje ĉe montetoj malproksime el akvo (Fjeldsa & Krabe 1990). Estas gregema birdospecio, kiu formas arojn de centoj da ekzempleroj; kiam ĝi manĝas ofte videblas kurva dorso el kiu leviĝas kelkaj plumoj; flugas en grupoj ofte ne alte supergrunde (Fjeldsa & Krabe 1990).

ekologio[redakti | redakti fonton]

Tipe piediras kun mallevita kapo movante la bekon kaj elprenante tiele manĝon kiu konsistas el malgrandaj animaloj kiaj artropodoj, krustuloj, helikoj ktp.; ili manĝas ankaŭ kelkajn vegetalojn (Koepcke & Koepcke 1963). Ili nestumas en totorejoj (junkejoj); la reprodukta sezono varias laŭ la loko; tiele troveblas ovoj en januaro-februaro (Hunino), januaro-marto (Ajakuĉo), novembro (Cochabamba Bolivio), marto-aprilo (La Paz, Cuzco kaj Puno) (Fjeldsa & Krabe 1990). Gonzáles (1999) informis pri nestoj kaj ibisidoj en la Marĉoj Villa ĉe Limo en julio kaj aŭgusto. Oni informis ke Plegadis ridgwayi kutime nestumas en junkejoj kun Phalacocorax brasilianus en Puno (Roe & Rees 1979).

En Peruo ĝi estis registrita en punao kiu estas ties ĉefa habitato (Roe kaj Rees 1979, Hughes 1984, Tovar et al. 1981, Fjeldsa 1980, 1983, 1988, Velarde 1998, Walter & Ricalde 1988) kaj en variaj humidejoj de la perua marbordo (Koepcke 1964, Pearson 1974, Pulido 1982, Pulido & Dourojeanni 1990, Obando et al. 1998, Cruz 2002). Gravaj populacioj de tiu ibiso estis registritaj en la kvar humidejoj marbordaj plej etendaj de Limo (Castro et al. 1990, Wust et al. 1994, Guillen kaj Barrios 1994, Pautrat kaj Riveros 1998, Cruz 2002, Pulido 2003), sed oni ne konas kiam en la jaro ili alvenas, en kiu el tiuj troviĝas la ĉefa populacio kaj plej stabila, kiel fluktuas ties populacio laŭlonge de la jaro, el kio ili manĝas kaj el kiuj aliaj rimedoj de la humidejo ili dependas. Estas specio tre sociema, kiu pro sia dieto aŭ selekto de habitato ĝi povus suferi pro ĝenado aŭ perdo de kvalito en la medio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  2. Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita en januaro de 2011.

Referencoj[redakti | redakti fonton]