Punkto (tipografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Punkto

Punkto estas mezurunuo de longo uzata en tipografio. Diversaj difinoj estas uzitaj:

  • En 1737 Pierre Fournier difinis punkton kiel 1/12 de la grando de la franca tiparo Cicero, aŭ 0,34882 mm.
  • En 1795 Ambroise Didot difinis punkton kiel 1/72 de tiama franca colo, aŭ 0,37597 mm.
  • En 1879 Hermann Berthold Berthold difinis punkton kiel 0.37593 mm aŭ 1/2660 m.
  • En 1879 Nelson Hawks difinis usonan tipografian punkton kiel 0,013837 colojn aŭ 0,35145 mm.
  • En 1954 oni difinis Didot-punkton kiel 0,376065 mm, kaj tio estas la difino nun ĝenerale uzata en Eŭropo, se oni ne uzas metrajn unuojn.
  • Ĉirkaŭ 1985 Warnock kaj Geschke difinis punkton kiel 1/72 de colo aŭ 25,4/72 mm (ĉirkaŭ 0,352778 mm) por la tipografia programlingvo PostScript. Ĉi tiu punkto estas nun ĝenerale uzata en komputiloj.

Dek du punktoj egalas al unu pigo.