Punĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Punĉo (el hindia पांच pāñč „kvin“) estas varma alkoholaĵo, kiu devenas el Barato kaj inkludas kvin ingrediencojn (pro kio devenas la nomo). La tradiciaj ingrediencoj estas arako, sukero, citronoj, teoakvo, kaj diversaj spicoj.[1]

Sud-burbona punĉo

Historio[redakti | redakti fonton]

Nokta punĉ-societo, William Hogarth, ĉ. 1765

Anglaj maristoj de la Brita Orienthinda Kompanio konantiĝis kun la trinkaĵo en Hindio en la 17-a jarcento. Ili kunportis la trinkaĵon al Eŭropo, kaj la vorto punch aperis en Britio en 1632. La nova trinkaĵo fariĝis baldaŭ en Britio la plej ŝatata alkoholaĵo de la konservativuloj.

En la 17-a jarcento la trinkaĵo alvenis Germanujen. En 1735 Johann Heinrich Zedler germanigis en sia Großen vollständigen Universal-Lexicon Aller Wissenschafften und Künste (= Granda Plena Universala Leksikono de ĉiuj sciencoj kaj artoj) la anglan esprimon Punch al „Punsch“. La ingrediencojn de tiu "forta" trinkaĵo li menciis: brando, akvo, sukero, bigaradsapo kaj muskato.[2]

Dum la 18-a jarcento la trinkaĵon estis trinkata malvarme.

Wolfgang Amadeus Mozart renkontis la trinkaĵon en 1764 dum vojaĝo al Anglio. En Vieno kaj Salcburgo ĝi ankoraŭ estis nekonata. Leopold Mozart raportis entuziasme pri la nova trinkaĵo al sia amiko Hagenauer, skribante pri la lastatempa ŝattrinkaĵon de sia filo: „Punch, aŭ punĉo estas trinkaĵo el akvo, rumo, sukero kaj citronojn. Ĝi estas trinkata varme aŭ malvarme laŭguste ... punĉo kaj pipo da tabako estas la angla etoso.“[3] La germana romantika verkisto E. T. A. Hoffmann enigis en sia novelo Der goldne Topf (esperante: "la ora poto") literaturan memorigon al la trinkaĵo: „La registratoro Heerbrand enmetis sian manon en la profundan poŝon de la mantelo kaj eligis en tri etapoj botelon da arako, citronojn kaj sukeron. Post apenaŭ duonhoro vaporiĝas bongusta punĉo super la tablo de Paulmann.“[4]

Preparo[redakti | redakti fonton]

Por prepari la trinkaĵon oni varmigas la trinkaĵon ne ĝis bolo, por ke la aromoj kaj la alkoholo ne perdiĝu. Krome oni uzas nur nevaksitajn citronojn.

Malnova kuirlibro el la jaro 1903 mencias jenan recepton: „Oni frotas la flavon de 4 citronoj ĉe sukero, varmigas tion kune kun nigra teo kaj bolanta akvo, presas la sukon de la citronoj al ĝi kaj filtras la teon tra tuketon en paton, aldonas la sukeron al kiu oni frotis citronon kaj alverŝis arakon. Nun oni kovras la paton kaj lasis paŭzi la punĉon sur fajro ĝis ĝi ekbolas; poste ĝi estas verŝita tra tuko en punĉtaso kaj tuj servita.“

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Germanlingvio oni distingas jenajn variaĵojn:

  • En Germanio la plej konata punĉo estas Feuerzangenbowle (esperante: fajropinĉila bovlo).
  • Ovo-punĉo estas variaĵo kun batitaj ovoj kaj rumo.
  • En norda Germanio la orientfrisa Teepunsch (tepunĉo) estas konata.
  • Senalkohola variaĵo estas la Ŝoforpunĉo, ofte el nigra teo kaj oranĝsuko, spiciata per cinamo kaj kariofilo.
  • En Aŭstrio punĉo estas apud ardvino kaj jagateo ŝatata trinkaĵo en kristnaskaj foiroj.
  • la silvestra punĉo modiĝis en Germanio ĉirkaŭ la jaro 1900 por tosti dum silvestro.

Punschlied[redakti | redakti fonton]

Friedrich Schiller (1759–1805) verkis Punĉkanton kun kvar ingrediencoj: sukero, suko, akvo kaj spirito:

Punschlied

Vier Elemente,
Innig gesellt,
Bilden das Leben,
Bauen die Welt.

Preßt der Zitrone
Saftigen Stern!
Herb ist des Lebens
Innerster Kern.

Jetzt mit des Zuckers
Linderndem Saft
Zähmet die herbe
Brennende Kraft!

Gießet des Wassers
Sprudelnden Schwall!
Wasser umfänget
Ruhig das All.

Tropfen des Geistes
Gießet hinein!
Leben dem Leben
Gibt er allein.

Eh es verdüftet
Schöpfet es schnell,
Nur wenn er glühet,
Labet der Quell.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tim Cole: Glühwein, Punsch und Feuerzangenbowle. 2. Auflage, Graefe und Unzer, München 1992, ISBN 3-7742-1117-5.
  • Nina Musey: Punsch und Glühwein im Advent. Köstliche Rezepte für die stille Zeit. 1. Auflage. Goldegg Verlag, Wien 2006, ISBN 3-901880-98-4.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julia Jones u. a.: Kulinarisch-ergötzliches Jahrbuch der Feiern und Feste. Gerstenberg Verlag, Hildesheim 1996, ISBN 3-8067-2810-0, S. 27.
  2. Ŝablono:Zedler Online
  3. Ingrid Haslinger: „und haben ein eingemachtes Kalbfleisch zum Mittagsmahl eingenommen“. W. A. Mozart und seine Mahlzeiten. Edition Tandem, Salzburg 2005, ISBN 3-9501570-5-0.
  4. E.T.A. Hoffmann: Der goldne Topf im Project Gutenberg, IX. Vigilie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]