Pál Benedek (hidrologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Pál estis hungara inĝeniero, hidrologo.

Pál Benedek [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1908 en Gyula. Li mortis la 30-an de aŭgusto 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Benedek akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1931, sed. post siaj studoj li restis por instri samloke. Post instruado li apartenis al la ŝtata servo de hidrologio. Li partoprenis en planado de akvoenergia centralo en Békésszentandrás. Li longe studvojaĝis al eksterlando, poste li reicevis postenon en irigacia instituto, kie li okupiĝis pri valo de Tiso. Post rehungariĝo de Kárpátalja li okupiĝis pri hidrologio de tiea regiono. Ekde 1941 li gvidis hidrologian oficejon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Hármaskörös középvizeinek természete (1935)
  • Hegyvidéki nagyobb vízerőink különös tekintettel a tározásra (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.