Pál Lipták

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Lipták
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1922 (1922-04-14)
en Békéscsaba
Morto 21-an de februaro 2007 (2007-02-21) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Pál LIPTÁK, hungare Lipták Pál estis hungara pentristo kaj bibliotekisto.

Biblioteko de departemento Békés

Pál Lipták naskiĝis la 14-an de aprilo 1922 en Békéscsaba. Li mortis la 21-an de februaro 2007.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Lipták frekventis gimnazion en Békéscsaba, poste samloke li lernis pentradon en libera lernejo. Ekde 1949 li gvidis la proksiman bibliotekon, inter 1950-1985 li faris la samon en biblioteko de departemento Békés. Li aranĝis la unua la malfermitajn bretojn en la biblioteko. Baldaŭe li estis la motoro de konstruado de la nova biblioteko, kie li aranĝis ankaŭ ekspoziciojn.

Ekde la 1950-aj jaroj li pentradis en artistaj kolonioj de Baja, Hódmezővásárhely kaj Mártély. Ekde 1952 li partoprenis en ekspozicioj. Li pentradis ankaŭ dum la emeritaj jaroj. En 2008 okazis pri li memorekspozicio. Li ricevis premion Kossuth en 1954, en 1972 alian premion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]