Péter Závodszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Závodszky
Foto: László Horváth (fotisto)
Foto: László Horváth (fotisto)
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1939 (1939-03-18) (85-jaraĝa)
en [
Lingvoj hungaraanglagermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo biofizikisto • fizikisto
vdr

Péter Závodszky [zAvodski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Závodszky Péter estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2007) de Hungara Scienca Akademio.

Péter Závodszky [1] naskiĝis la 18-an de marto 1939 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Závodszky frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1957-1962. Post la diplomo li eklaboris en biologia instituto en Szeged, kie li estis esplora profesoro ekde 1987. Li ankaŭ ekinstruis en Universitato Eötvös Loránd en 1968, kie li profesoriĝis en 1989. Ekde 2002 li instruas en katolika universitato. Ekde la [[1970-aj jaroj li instruis ankaŭ en Oksfordo, Kalifornio, Regensburg, Tokio. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1972, li doktoriĝis en 1987 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri la enzimoj kaj la imunologio. Li ricevis premiojn inter 1970-2010.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Investigation of the Conformation of D-glyceraldehyde-3-phosphate Dehydrogenase (1967)
  • Hydrogen-Exchange Study of the Conformational Stability of Human Carbonicanhydrate B and its Metallocomplexes (1975)
  • Dynamic Aspects of Signal Transfer in Antibody Molecules (1983)
  • Adjustment of Conformational Flexibility is a Key Ecent in Thermal Adaptation of Proteins (1996)
  • A statikus fehérjemodellektől a kvantumenzimológiáig (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]