Pĉjovĵa (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pĉjovĵa
ruse Пчёвжа'
rivero
La rivero Pĉjovĵa
Lando Rusio Rusio
Regionoj Novgoroda provinco, Leningrada provinco
Fontrivero Marĉoj apud la vilaĝo Ogorelje
 - situo Lubitina distrikto, Novgoroda provinco
 - koordinatoj 58° 59′ 56″ N 33° 03′ 03″ O / 58.99889 °N, 33.05083 °O / 58.99889; 33.05083 (mapo)
Enfluejo Volĥov
 - situo je15 km antaŭ (laŭ la fluo) Kiriŝi
 - koordinatoj 59° 21′ 17″ N 31° 53′ 27″ O / 59.35472 °N, 31.89083 °O / 59.35472; 31.89083 (mapo)
Longo 157 km (98 mi)
Akvokolektejo 1 970 km² (197 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 12,2 /s
Vikimedia Komunejo: Pchyovzha River
Map

Pĉjovĵa (ruse Пчёвжа) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Leningrada kaj Novgoroda, dekstra alfluanto de la rivero Volĥov. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.[1][2]

La fonto kaj la enfuejo situas en la Novgoroda provinco, sed sed meze Pĉjovĵa fluas ankaŭ tra la Leningrada provinco. Komence la rivero serpentumas kaj estas tre rapida. Tie ĝia larĝo estas ne pli ol 5—8 metroj. Je 107 km antaŭ la enfluejo ĝi fariĝis pli larĝa kaj malrapida. Fine la rivero havas larĝon 30—40 metroj. La rivero estas populara por akvaj turistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pĉjovĵa en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).
  2. La artikolo Пчевжа en la paĝaro “Все реки” (ruse).