QZone

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Qzone (angle, prononco [KJU:zoŭn], ĉine QQ 空间) estas interkona retejo bazita en Ĉinio kaj kreita de la firmao Tencent (腾讯) en 2005. Ĝi permesas al uzantoj verki blogojn, konservi taglibrojn, sendi fotojn, aŭskulti muzikon kaj spekti filmetojn. Uzantoj povas agordi sian Qzone-fonon kaj elekti akcesoraĵojn laŭ iliaj preferoj, tiel ke ĉiu Qzone estas agordita laŭ la gusto de individua membro. Tamen la plej multaj Qzone-akcesoraĵoj ne estas senpagaj; nur post aĉeto de "kanarie flava diamanto" la uzantoj rajtas aliri ĉiun servon sen pagi kroman monon.

Laŭ raporto de 2009 publikigita de Tencent, Qzone tiam superis aliajn retejojn pri sociaj retoj kiel Tencent Weibo kaj Tagged ("Etikedita") en Ĉinio. Qzone de tiam rapide kreskis: jam de novembro 2013 ĝi jam havis 623,3 milionojn da uzantoj kaj antaŭ 2014 ĝi havis 645 milionojn. 150 milionoj Qzone-uzantoj ĝisdatigas siajn kontojn almenaŭ unufoje monate. Ĉi tio faras Qzone unu el la plej aktivaj komunumoj en la tuta industrio.