Qazax

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Qazax
urbo
Administrado
Poŝtkodo AZ 3500
Demografio
Loĝantaro 28 000  (2019) [+]
Loĝdenso 2 800 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 45° 22′ O (mapo)41.09333333333345.366111111111Koordinatoj: 41° 6′ N, 45° 22′ O (mapo) [+]
Alto 381 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Qazax (Azerbajĝano)
Qazax (Azerbajĝano)
DEC
Qazax
Qazax
Situo de Qazax

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qazax [+]
vdr

Qazax estas urbo kaj ĉefurbo de la rajono Qazax de Azerbajĝano . Ĝi havas 20 900 loĝantojn. En la pratempo Qazakh Distrikto estis parto de la provinco Utiko, parto de la Reĝlando Armenio ĝis 387 p.K. Grek-romiaj historiistoj de la dua jarcento a.K. ĝis la 4-a jarcento p.K. diras ke Utiko estis provinco de Armenio, kie la rivero Kura apartigas Armenion kaj Albanion[1].

En la 18-a jarcento, Qazax estis la ĉefurbo de la Qazax-sultanlando. Dum la Rusa Imperio, la urbo estis la administra centro de la distrikto Qazax de la Elizavetpola Gubernio. Ĝi situas 10 km de la stacio Ağstafa de la Transkaŭkaza Fervojo. Ĉe la rando de la Armena genocido dum la jaroj 1905-1906, multaj armenaj hejmoj estis bruligitaj kaj prirabitaj same kiel la armena lernejo kaj preĝejo. Multaj armenaj loĝantoj rezulte fuĝis al Tbiliso kaj aliaj armenaj loĝataj areoj[2].

En 1930, Qazax iĝis la administra centro de la Qazax-Rajono de sovetia Azerbajĝano kiam la regiono estis aljuĝita al sovetia Azerbajĝano fare de la fruaj bolŝevikoj. Qazax estis transdonita al Azerbajĝana SSR sen multe da bruo aŭ rezisto dum estas malfacile supertaksi sian strategian gravecon por la nuntempaj regionaj komunikado kaj energiaj projektoj Azerbajĝano-Kartvelio-Turkio.

En julio 2020, Qazax fariĝis fokuso por la kolizioj kun Armenio[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Pliny the Elder, "The Natural history ", 6.39: "..the tribe of Albanians settled on the Caucasian mountains, reaches ... the river Kir making border of Armenia and Iberia"
  3. "Armenia-Azerbaijan Border 'Calm' After Deadly Clashes", azatutyun.am.