Queen’s House

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Queen’s House
palaco • artkolekto • dommuzeo
Bazaj datoj
Arkitekto Inigo Jones vd
Estiĝo 1616
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo distrikto Grenviĉo
Adreso Park Row, London SE10 9NF
Poŝtkodo SE10 9NF
Situo
Geografia situo 51° 28′ 52″ N, 0° 0′ 14″ U (mapo)51.4812-0.0037825299999952Koordinatoj: 51° 28′ 52″ N, 0° 0′ 14″ U (mapo)
Queen’s House (Granda Londono)
Queen’s House (Granda Londono)
DEC
Queen’s House
Queen’s House
Situo de Queen’s House
Map
Queen’s House
Parto de Reĝaj Muzeoj ĉe Grenviĉo vd
Posedata de Reĝaj Muzeoj ĉe Grenviĉo vd
Retejo http://www.nmm.ac.uk/server/show/nav.3556
vdr
Queen's House

La Queen's House (domo de la reĝino) en Greenwich, estas reĝa loĝejo, konstruita komence de la 17-a jarcento laŭ la projekto de Inigo Jones por la reĝino Anna de Danio. Ĝi estis la unua granda laboro komisiita al Jones post lia reveno de Italio, kie li dum kelkaj jaroj estis studinta la romian arkitekturon, la renesancan arkitekturon kaj la arkitekturon de Andrea Palladio.

La Queen's House estas konstruaĵo tre grava por la brita arkitekturo, ĉar ĝi estas la unua domo konstruita intence laŭ la klasika stilo.

Ek de 1807 la domo estis utiligita kiel lernejo por maristoj kaj ek de 1937 ĝi estas parto de la National Maritime Museum (Nacia Marista Muzeo).