Radhošť (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri beskida monto. Pri municipo en distrikto Ústí nad Orlicí temas artikolo Radhošť (distrikto Ústí nad Orlicí).
Radhošť
Monto
Montopinto de Radhošť vintre
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Zlín, Moraviasilezia regiono
Distriktoj Distrikto Vsetín, Distrikto Nový Jičín
Parto de Moraviasileziaj Beskidoj
Supermara alteco 1 129 m s. m.
Koordinatoj 49° 29′ 31″ N 18° 13′ 20″ O / 49.49194 °N, 18.22222 °O / 49.49194; 18.22222 (mapo)
Plej facila aliro blua turisma marko el Pustevny
Situo de Radhošť en Ĉeĥio
Situo de Radhošť en Ĉeĥio
Situo de Radhošť en Ĉeĥio
Situo de Radhošť enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo de Radhošť enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo de Radhošť enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Radhošť
Portalo pri Ĉeĥio
Statuaro de sanktaj Cirilo kaj Metodo kun kapelo sur Radhošť

Radhošť (legu Radhoŝtj) estas signifa montopinto en okcidenta parto de montaro Moravskoslezské Beskydy, 7 km nordoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm, 6,5 km sude de urbo Frenštát pod Radhoštěm. La montopinto havas altecon de 1129 m s.m. kaj situas en ĉefa eŭropa disfluejo, kondukas ĉi tie limo inter distriktoj Vsetín kaj Nový Jičín. Radhošť estas simbola monto de montaro Beskydy kaj regiono nomata Valaĥio kaj ĝi apartenas al la plej konataj moraviaj montopintoj, ĝi estas ŝpinita de pluraj mitoj kaj ĝi estas turisme tre alloga, precipe dank‘ al ronda panoramo. Komence de julio ĉi tie okazas pilgrimoj omaĝe de Cirilo kaj Metodo.

En malnovslava tempo la montopinto estis onidire loko de adorado de dio de milito kaj fajro, kies nomo estas Radegast, laŭ la mito la sanktaj Cirilo kaj Metodo detruis ties statuon kaj en la montopinto ili konstruis lignokrucon. Laŭ tradicio la kruco estis renovigata. En la jaro 1735 misiistoj starigis en Radhošť krucon kun bildo de la mortanta sankta Xavero, al kiu okazis pilgrimoj kvarfoje dum jaro. En la jaro 1805 la lignokruco estis anstataŭigita per ŝtona. Okaze de miljarfesto de la alveno de apostoloj en nacia slava pilgrimo en la jaro 1862 kunvenis en Radhošť 15 000 homoj. En la jaro 1868 estis de ĉi tie forveturigita unu el fundamentaj ŝtonoj por Nacia teatro en Prago. La cirilometoda tradicio estis konfirmita per konstruo de kapelo de la sanktaj Cirilo kaj Metodo en 1898 kaj per ties konsekro de ĉefepiskopo Kohn dum ĉeesto de 30 000 pilgrimuloj. La ŝtona ununava kapelo tre suferis pro ekstrema vetero kaj ĝi estis en duono de la 20-a jarcento tegita per saturita ŝindo. Apud la kapelo staras bronza, 2,6 m alta statugrupo de la sanktaj Cirilo kaj Metodo.

Proksimume 500 m sudoriente direkte al Pustevny staras ligna montarhotelo Radegast kun ebleco de loĝigo kaj proksimume 2,5 km sudoriente statuo de dio Radegast. La statuo 3,2 m alta el artefarita ŝtono kun fera enmetaĵo kaj ingredienco de granita erigaĵo (ĝi pesis 20 q) ne eltenis krudajn klimatajn kondiĉojn kaj ĝi estis en la 2-a duono de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento anstataŭigita per kopiaĵo. La originalo troviĝas en enirejĉambro de urbodomo en Frenštát pod Radhoštěm.

Kun Radhošť estas kunigita ankaŭ multe da mitoj pri mistera subterejo. La kerno de la mitoj estas racia, ĉar en la montopinta regiono de Radhošť estiĝas pro agado de profundecaj deklinmovoj grandegaj deformiĝoj de roksubaĵo kreante supraĵajn, sed ĉefe atraktajn subterajn spacojn, la tn. nomataj pseŭdokarstajn kavernojn, kun eta sintra ornamaĵo, kiuj donas vintran kaŝejon por vespertoj. En la proksimeco de Radhošť apartenas al la plej konataj kaverno Volařka, situanta proksimume 120 m okcidente de la kapelo en la maldekstra flanko de la turisma vojo. Ĝi estas 3,5 m profunda, en la suba parto diskuras du krevaĵoj. Laŭ nedokumentitaj historiaj fontoj ĉi tie estadis ampleksa subtera sistemo.

La regiono de Radhošť donas unikan rondan panoramon ĝis montaroj Hrubý Jeseník, Javorníky, Malá Fatra kaj Okcidentaj Tatroj en Slovakio, tra la montopinto kondukas vico da markitaj turismaj vojoj, cikloturisma vojo, en nordaj deklivoj estas skitelferoj, eblecoj de loĝigo rekte en hotelo Radegast aŭ en Pustevny.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.