Radikbiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boteloj de Radikbiero de Stewart's

Radikbiero estas (ofte) senalkohola fermentita trinkaĵo farata de kombinaĵo de vanilo, ĉeriza arboŝelo, glicirizaj radik-arboŝelo, muskato, anizo, melaso kaj inter aliaj ingrediencoj. Multaj variaĵoj de radikbiero estas farata, kaj ĝi estas fareble ĉe hejmo ofte de koncentraĵo.

La trinkaĵo ricevis sian nomon de sia unika aspekto kaj gusto. Simila al alkohola biero, ĝi havas ŝaŭman supran tavolon kiam verŝata.

Ĝi estas ĉefe nordamerika trinkaĵo, kaj konsistas de 3% da la amerika senalkohola trinkaĵ-merkato.