Rajmund Kaczyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rajmund Kaczyński
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1922 (1922-09-01)
en Grajewo
Morto 17-an de aprilo 2005 (2005-04-17) (82-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Teknika Universitato de Lodzo
Familio
Edz(in)o Jadwiga Kaczyńska
Infanoj Jarosław KaczyńskiLech Kaczyński
Okupo
Okupo inĝenieroinstruisto
vdr

Rajmund KACZYŃSKI (naskiĝis la 1-an de septembro 1922 en Grajewo, mortis la 17-an de aprilo 2005 en Varsovio) estis soldato de Pola Enlanda Armeo (pseŭdonomo "Irka"), partoprenanto de la ribelo de Varsovio, inĝeniero.

La patro de polaj politikistoj Lech Kaczyński kaj Jarosław Kaczyński kaj edzo de Jadwiga Jasiewicz.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De 1927 Rajmund kun la gepatroj loĝis en Baranowicze, kie lia patro estis fervojestro kaj la patrino okupiĝis pri nemoveblaj proprietaĵoj. Tie Rajmund partoprenis liceon. Antaŭ la dua mondmilito la familio translokiĝis al Brześć Litewski.

Post eksplodo de la milito timante deportadon al Siberio la familio forveturis al Varsovio. Tie Rajmund Kaczyński ekstudis ĉe Mekanika Fakultato de Supera Lernejo de Maŝin-Konstruado kaj poste en Supera Teknika Lernejo. Ekde 1941 apartenis al Asocio de Armita Batalado, kaj poste al la Enlanda Armeo. Dum la varsovia ribelo perdis dikfingron. Post malvenko de la ribelo ektroviĝis en militkaptitejo apud Skierniewice, de kie fuĝis.

En 1947 finis inĝenierajn studojn ĉe Mekanika Fako de la Teknika Universitato de Lodzo. Laboris en Polaj Optikaj Establoj en Varsovio. Lekciis pri termodinamiko ĉe Teknika Universitato de Varsovio por partianoj kaj iĝis tie sekretario de la partia organizaĵo.

En 1948 edziĝis al Jadwiga Jasiewicz, en 1949 venis en la mondon iliaj ĝemeloj – Jarosław kaj Lech. La familio loĝis en la kvartalo Żoliborz en luata ĉambro, kiun ili aĉetis nur en 1981.

En 1958 gajnis stabilan postenon ĉe la Fakultato de Sanitara Inĝenierado. Instruiĝis en Anglio kaj Nederlando. En 1965 laboris en Libio. Dum multaj jaroj laboris en pluraj projekto-laborejoj.

Li estis enterigita en la Tombejo Powązki en Varsovio en la familia sepultejo de siaj gepatroj.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Pro partopreno en la varsovia ribelo estis distingita per Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari laŭ ordono de la komandanto de la Pola Enlanda Armeo Tadeusz Komorowski la 2-an de oktobro 1944. Li ankaŭ rivevis Batal-Krucon kaj estis avancita ĝis leŭtenanto.