Rajon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri administracia unuo je malalta niveo en certaj landoj. Por fadena materialo produktata el celulozo rigardu la paĝon Rajono (teksaĵo).

Rajon (ruse, ukraine kaj bulgare район, beloruse раён, latve rajons, litove rajonas, kartvele რაიონი [ɾa.i.ɔ.ni], azere rayon; de la franca rayon = distrikto) estas la nomo de administracia unuo en Azerbajĝano, Belorusio, Bulgario,[1] Kartvelio (ĝis 2006), Kirgizio, Latvio (ĝis 2009), Litovio, Moldavio, Rusio,[2] Ukrainio kaj aliaj landoj. En la administra hierarkio rajono troviĝas sub la pli grandaj regionoj aŭ provincoj, nomataj oblast aŭ similforme, regionoj (kraj) aŭ aŭtonomaj distriktoj resp. aŭtonomaj respublikoj.

Ankaŭ en urbegoj, urbopartoj estas dividitaj en urbokvartaloj same nomataj "rajon".

En kelkaj respublikoj de Rusio la administraj distriktoj de nomo rajon oficiale estas nomataj en la lokaj lingvoj, ekzemple Ulus (улус) en JakutioKoĵuun (кожуун) en Tuvio. Tiuj administraj unuoj tamen havas la saman statuson kiel la administraj unuoj ruse nomataj "район", do "rajon".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]