Ralph Ellison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Ellison
Persona informo
Ralph Ellison
Naskiĝo 1-an de marto 1914 (1914-03-01)
en Oklahomurbo
Morto 16-an de aprilo 1994 (1994-04-16) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato je Tuskegee • Frederick A. Douglass High School vd
Profesio
Okupo verkisto • eseisto • romanisto • aŭtobiografo • literaturkritikisto • muzikkritikistoĵurnalisto • prozisto • kritikisto • literatursciencisto vd
Verkado
Verkoj La Nevidebla Homo ❦
Juneteenth ❦
Three Days Before the Shooting... ❦
Shadow and Act vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ralph Waldo Ellison (naskiĝis la 1-an de marto 1913 en Oklahomurbo, mortis 16-an de aprilo 1994 en Novjorko) estis usona verkisto kaj eseisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Ellison nomis sian filon laŭ Ralph Waldo Emerson. La juna Ralph Ellison volis komponistiĝi kaj pro tio li ekstudis muzikon en Tuskegee en 1933. Pro financaj problemoj li ĉesis tiun studadon en 1936. En tiu jaro Ellison renkontiĝis kun afrik-usona verkisto Richard Wright, kiu kuraĝigis Ellison fariĝi verkisto. Ekde 1939 Ellison verkis eseojn, kritikojn kaj rakontetojn.

En 1952 Ellison eldonis sian plej sukcesan romanon Invisible Man (esperante Nevidebla Viro). Tiu verko mondfamigis Ellison kiel unu el la plej gravaj usonaj verkistoj post la Dua Mondmilito. La ĉefrolulo de Invisible Man estas afrik-usonano, kiu ne sukcesas formi propran identecon kaj neniam sukcesante li retiriĝas kiel nevideblulo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fikcio[redakti | redakti fonton]

  • Invisible Man (La Nevidebla Homo, romano, Random House, 1952). ISBN 0-679-60139-2
  • Flying Home and Other Stories (novelaro, Random House, 1996). ISBN 0-679-45704-6
  • Juneteenth (romano, Random House, 1999). ISBN 0-394-46457-5
  • Three Days Before the Shooting... (romano, Modern Library, 2010). ISBN 978-0-375-75953-6

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Shadow and Act (Random House, 1964). ISBN 0-679-76000-8
  • Going to the Territory (Random House, 1986). ISBN 0-394-54050-6
  • The Collected Essays of Ralph Ellison (Modern Library, 1995). ISBN 0-679-60176-7
  • Living with Music: Ralph Ellison's Jazz Writings (Modern Library, 2002). ISBN 0-375-76023-7

Leterkolekto[redakti | redakti fonton]

  • Trading Twelves: The Selected Letters of Ralph Ellison and Albert Murray (Modern Library, 2000). ISBN 0-375-50367-6