Rambynas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nekristana mitologie kulta oferoŝtono kaj altaro sur la monteto Rambynas

La monteto RambynasRambyno kalnas ("Rambynas-monto") estas monteto en la historia setloteritorio de la litovoj, borde de la rivero Nemunas kaj en la regiono Eta Litovio, kiu ekde la genocida neniigo de la praprusoj kaj la kontraŭbatalo de aliaj nekristanaj baltoj ekde la 13-a jarcento estis parte german- kaj parte litovlingva. La monteto situas en kurbiĝo de la rivero, proksime de la urbeto Ragnit (ekde 1945 ruse Neman) en la ekse germanlingva regiono Orienta Prusio. Ekde antikvaj tempoj sur la monto aparte festiĝis prakristanaj somermezaj solenaĵoj, kiuj vivtenis la tradiciojn de la antikva litova mitologio. La suba parto de la sabla monto dum la jarcento pli kaj pli forpreniĝis de la rivero, tiel ke la rivero iom post iom malleviĝis al nun nur 46 metroj.