Rapidfluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rapidfluo Lestnica (Ŝtuparo) en la rivero Msta, Novgoroda provinco, Rusio

Rapidfluo laŭ PIV estas “loko en rivero, kie la fluo fariĝas tiel rapida, ke ne eblas tie veturi per boato”.

Rapidfluo estas sekcio de rivero kie fluejo havas sufiĉe krutan deklivon. Ĝi estas meza inter akvofalo kaj trankvila fluo. Ĉe rapidfluo la rivero iĝis pli malprofunda, ofte kun elstarantaj el ĝi ŝtonoj kaj rokoj, kio estigas rapidan fluon, ondojn kaj akvokirlojn. Rapidfluo estiĝas tie, kie la rivero havas fundon pli rezistan al erozio ol tiu de la posta (laŭ la fluo) sekcio de la sama rivero. Montaj negrandaj riveroj povas havi rapidfluojn dum plejparto de sia fluo.

Kiam riveroj estis plej gravaj komercaj vojoj rapidfluoj povis esti seriozaj baraĵoj por komerco. Oni povis trapasi rapidfluon, trenante siajn boatojn aŭ ŝipojn surtere preter ĝi. Sed tio povis esti danĝera pro eventuala atako de rabistoj.

Rapidfluojn oni klasifikas en ses klasoj, de I ĝis VI, laŭ la internacia skalo de rivera malfacileco por flosado. Rapidfluojn de la klaso I oni povas facile trapasi, kaj tiuj de la klaso VI estas grava minaco al la vivo de penanta trapasi ĝin. Oni povas uzi ankaŭ aldonitajn klasojn II+, III-, III+, IV-, IV+, kaj la V klaso estas malfermita subskalo: oni povas indiki rapidfluojn kiel 5.0, 5.1, 5.2 k.t.p.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]