Rastatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rastatt
Blazono
Rastatt (Germanio)
Rastatt (Germanio)
DEC

Map

rezidejo • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Baroko • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rastatt
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07222, 07229
Poŝtkodo 76437
Aŭtomobila kodo RA
Oficiala Municipokodo 08216043
Politiko
Komunumestro Hans Jürgen Pütsch
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
Demografio
Loĝantaro 51310 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 51′ N, 8° 12′ O (mapo)48.8572222222228.2030555555556Koordinatoj: 48° 51′ N, 8° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 123 m
Areo 59,02 km²
Oficiala retejo https://www.rastatt.de
vdr

Rastatt [raŝtat] estas germana urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo, 20 kilometrojn norde de Baden-Baden. La urbocentro troviĝas malpli ol 10 kilometrojn for de la rivero Rejno kaj de Francio.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

La urba muzeo montras la ĝeneralan historion de Rastatt. Plue ekzistas origine meblita muzea loĝdomo Am Kirchplatz 6 kaj rejnoborda muzeo en Ottersdorf.

La Revolucio de 1848 en Germanio komenciĝis en marto 1848 en Rastatt, kaj ene de malmultaj semajnoj de ĉi tie kaptis ĉiujn tiamajn germanlingvajn ŝtatojn. Pri tio informas la "Memorejo pri Movadoj por Libereco en la Germana Historio", kiu troviĝas en la urba kastelo. Plue ekzistas armea muzeo, kaj urba galerio en konstruaĵo Fruchthalle.

fronto de la kastelo
fronto de kastelo Favorite
fontano Alexius
fontanto Bernhardus
"la renkonto" de Giuliano Vangi

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La impona kastelo de Rastatt, iama sidejo de la grafoj de Baden-Baden, estas la rekonilo de la urbo. Pliaj vidindaĵoj estas:

  • la kastelo Favorite
  • la kapelo Einsiedeln
  • la kasteleto Pagodenburg
  • la preĝejoj Bernhardus, Sankta Aleksandro kaj la protestanta urbopreĝejo
  • la historia urbodomo
  • la malnova akvoturo
  • la armea fortikaĵo
  • la domo Rossi kaj la
  • jam menciita Fruchthalle.

Ankaŭ pluraj artaj fontanoj vivigas la centran urbon.

  • Pram-ligo al Seltz en Alzaco. De la urboparto Plittersdorf pramŝipo veturigas aŭtojn kaj piedirantojn trans la Rejno al la franca urbeto Seltz. Post kolizia akcidento en 2005 la pramado estis ĉesigita dum kvin jaroj. La 11-an de septembro 2010 ĝi estis reinaŭgurita.
  • WWF-Auen-Institut. La esplor-instituto de WWF estis inaŭgurita en 1985 de Princo Filipo (WWF-prezidanto de 1981 ĝis 1996). La esploroj servas al konservado de la riverejoj en la tuta mondo kaj ties specialaj flaŭro kaj faŭno.
  • Filio de Daimler AG. Oni fabrikas la A-klason de Mercedes tie.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Samnoma urbo[redakti | redakti fonton]

En la ŝtato Norda Dakoto de Usono fondiĝis dua urbo kun la nomo Rastatt.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Oliver Hassencamp, kaberedisto, aktoro kaj verkisto de junulara literaturo kaj de romanoj.

Esperanto en Rastatt[redakti | redakti fonton]

En la urbo vivis kaj mortis Horst Fischer. El liaj infanoj, aparte la filino Simone Fischer-Sorg aktiviĝis en la Esperanto-movado.

En 1987 en Rastatt okazis la 65-a Germana Esperanto-Kongreso. Antaŭe kaj poste pluraj BAVELO-seminarioj gastis en la urbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kastelo Rastatt, vido de la parko