Raymund Rapaics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RAPAICS Raymund [rapaiĉ] estis hungara botanikisto, biologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1948) naskita en Nadjenjedo la 15-an de februaro 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de marto 1954.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Raymund Rapaics studis en la universitatoj de Budapeŝto kaj Boroszló. Li doktoriĝis en 1907 kaj li instruis en Kassa, Kolozsvár, Debreceno. En 1920 oni pensiigis lin kaj li laboris kiel privatoficisto, poste inter 1926 – 29 dungis lin la Instituto de Geologio. De 1929 ĝis 1945 li estis bibliotekisto de la Asocio pri Naturscienco, poste 1945 unu el ĝiaj gvidantoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A sisakvirág-nemzetség rendszere (Botan. Közl. 1907. 6. sz.);
  • Magyarország növényföldrajza (Bp., 1910);
  • Az Alföld növényföldrajzi jelleme (Selmecbánya, 1918);
  • A növények társadalma (Bp., 1925);
  • A magyarság virágai (Bp., 1932);
  • A magyar gyümölcs (Bp., 1940);
  • Magyar kertek (Bp., 1940);
  • A magyar biológia története (Bp., 1953).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.